Espinosa de Cervera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Espinosa de Cervera
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09610
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 82  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 54′ N, 3° 28′ U (mapo)41.896111111111-3.4683333333333Koordinatoj: 41° 54′ N, 3° 28′ U (mapo) [+]
Alto 1 028 m [+]
Areo 29,62 km² (2 962 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Espinosa de Cervera (Provinco Burgoso)
Espinosa de Cervera (Provinco Burgoso)
DEC
Espinosa de Cervera
Espinosa de Cervera
Situo de Espinosa de Cervera
Espinosa de Cervera (Hispanio)
Espinosa de Cervera (Hispanio)
DEC
Espinosa de Cervera
Espinosa de Cervera
Situo de Espinosa de Cervera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Espinosa de Cervera [+]
vdr

Espinosa de Cervera [espiNOsa dezerBEra], estas la nomo de vilaĝo kaj municipo, en komarko Arlanza, en la sudo de la provinco Burgoso, Kastilio la Malnova, hodiaŭ regiono Kastilio kaj Leono, (Hispanio), en la jura teritorio Partido de Salas de los Infantes.

La loknomo Espinosa de Cervera estas etimologie komprenebla kiel Kratagejo de Cervejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo

Sude de la municipo ekas la komarko Ribera del Duero, dum norde estas la Sierra de la Demanda. Kelkaj rojoj fluas tra la municipa teritorio kiuj poste alfluas al la supra fluado de la rivero Esgueva.

Ĝi estas ĉe 66 km de la provinca ĉefurbo.

Municipo kiu suferis, pro la mekanizado de la kamparanaj aktivecoj, perdon de loĝantoj kaj maljunigon de la enloĝantaro en la lastaj 50 jaroj. Ĉirkaŭ 31 % de ĝia teritorio (923,88 hekctaroj) estas en Birdoprotekta Areo ZEPA Sabinares del Arlanza, kie elstaras gipoj (Gyps fulvus) kaj kadavrogrifoj (Neophron percnopterus).

Historio[redakti | redakti fonton]

En la registro Censo de Vecindarios de la Corona de Castilla de 1591 estis literumita Espinossa de Ceruera, apartenanta al la Partido de los Arauces, en la provinco Burgoso. Ĝi apartenis al la komunumo Jurisdicción de Los Arauzos, de reĝlando, en la partio de Aranda de Duero,​ kun ordinara urbestro.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La vidindaj monumentoj estas: la romanika preĝejo de San Millán kaj romanika fontano.

Ekonomia aktiveco[redakti | redakti fonton]

La ĉefa ekonomia aktiveco de la regiono estas la agrikulturo.