Esplanade – Theatres on the Bay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La Esplanado en Singapuro.

Esplanado - Teatroj ĉe la Golfeto (La Esplanado; angle Esplanade - Theatres on the Bay) estas ĉemara konstruaĵo lokita laŭlonge de la golfo Marina en Singapuro, apud la elfluejo de la rivero Singapuro. Ĝi estis konstruita por fariĝi la ĉefa spektaklejo de Singapuro. Ĝi entenas koncertejon kun 1 600 seĝoj kaj teatrejon kun 2 000 seĝoj.