Esra'a Al-Shafei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Esra'a Al-Shafei
Persona informo
Naskiĝo 23-an de julio 1986 (1986-07-23) (37-jaraĝa)
Lingvoj arabaangla
Ŝtataneco Barejno
Okupo
Okupo ĵurnalisto • aktivulo • blogisto • entreprenisto
TTT
Retejo https://majal.org/
vdr

Esra'a Al-Shafei origine el Barejno estas aktivulino pri homaj rajtoj, blogantino, fondintino kaj direktorino de Mideast Youth. Ŝi estas ligita al aliaj projektoj, interalie tiu de Crowdvoice.org[1], servo, kiu spuras protestajn voĉojn tra la tuta mondo pere de amaskunlabora informado. Al-Shafei estas honora membro de TED[2] kaj de Echoing Green[3]. Ŝi ankaŭ estas membro de la administra konsilio de Fondumo Vikimedio[4] kaj estis citita de George Webster de CNN kiel "iu kiu fervore defendas la parolliberecon"[5].

En 2011 la nomo de Esra'a Al-Shafei cirkulas en Fast Company kiel unu el la 100 la plej kreivaj entreprenistoj[6].

Ŝi promocias muzikon kiel rimedo por antaŭenigi socian ŝanĝon[5] kaj fondis Mideast Tunes, kiu estas unu el la plej gravaj platformoj por la subgrundaj muzikistoj de Mezoriento kaj de Norda Afriko. Ĝi celas kunigi homojn en la regiono per muziko, kaj senpage doni al subgrundaj muzikistoj la multe bezonatan videblecon[7].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]