Saltu al enhavo

Essen (Belgio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Essen (apartigilo).
Essen
municipo
municipo en Belgio
limurbo Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Lando  Belgio
Regiono Flandra Regiono
Provinco Antverpeno
Arondismento Antverpeno
Ĝemelurboj Essen (Oldenburgio)
Poŝtkodo 2910
Retpaĝaro http://www.essen.be
Urbestro Gaston Van Tichelt
Demografio
Loĝantaro 19 162  (2020) [+]
Loĝdenso 403 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 27′ N,  27′ O (mapo)51.454.45Koordinatoj: 51° 27′ N,  27′ O (mapo)
Areo 47,66 km² (4 766 ha)
Horzono +1 (+2 de aprilo ĝis oktobro)
Essen (Antverpeno)
Essen (Antverpeno)
DEC
Situo de Essen
Essen (Belgio)
Essen (Belgio)
DEC
Situo de Essen

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Essen, Belgium [+]
vdr

Essen (nederlande: [ES'n]) estas municipo en Belgio. Ĝi apartenas al la Flandra Regiono, al la provinco Antverpeno kaj al la samnoma distrikto (arondismento) Antverpeno - unu el tri distriktoj de la provinco. Komence de januaro 2016 ĝi havis 17 737 loĝantojn, komence de 2020 19 162 loĝantojn, sur areo de 47,57 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 403 loĝantoj/km².

La Bakkersmolen (bakista muelejo) en Essen.

La komunumo situas ĉe la landlimo kun Nederlando, ĉe Roosendaal. Sude de Essen troviĝas Kalmthout.

Essen havas landliman stacidomon je la fervoja linio 12 de Antverpeno al Roosendaal en Nederlando. Je ĝi veturas la L-trajno Roosendaal - Antwerpen-Berchem kaj la IR-trajno, do interregiona trajno Essen - Namuro-Jambes.

Essen havas kelkajn turismajn vidindaĵojn: la Karrenmuseum (ĉara muzeo) kaj la Bakkersmolen (bakista muelejo).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]