EssilorLuxottica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
EssilorLuxottica
EssilorLuxottica Société anonyme
negoco • entrepreno • publika kompanio vd
Dum 1-a de oktobro 2018 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Essilor
Jura formo public limited company with a board of directors (n.o.s.)
Sidejo Charenton-le-Pont
Lando Francio
Dungitoj 150 000
Agokampo eyewear
ISIN-kodo FR0000121667
filiaj kompanioj Essilor • Luxottica vd
Partoprenanta Essilor • Luxottica vd
TTT Oficiala retejo
vdr

EssilorLuxottica estas franc-itala vertikale integrita multnacia kompanio kun sidejo en Charenton-le-Pont proksime de Parizo kaj fondita la 1-an de oktobro 2018 per la kunfandiĝo de la franca Essilor kaj la itala Luxottica. Ĝi estas unu el la ĉefaj grupoj en la projektado, produktado kaj merkatado de oftalmaj lensoj, optika ekipaĵo, preskribaj okulvitroj kaj sunokulvitroj[1]..

La grupo atingas spezon de 14 miliardoj da eŭroj kaj havas merkatan kapitaligon de 33 miliardoj da eŭroj. La kompanio estas listigita sur la merkato Euronext Parizo kaj estas parto de la indekso CAC 40, kiu inkluzivas la 40 plej grandajn kompaniojn listigitajn en la Pariza Borso, kaj Euro Stoxx 50, kiu inkluzivas la 50 plej grandajn kompaniojn en la eŭro-zono[2].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]