Estêvão Rodrigues de Castro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Stephani Roderici
Castrensis Lvsitani
(1560-1638)
medicus Lusitanus
medicus Lusitanus
Persona informo
Naskiĝo 19-an de novembro 1560 (1560-11-19)
en Lisbono, Flago-de-Portugalio.svg Portugalio
Morto 30-an de junio 1638 (1638-06-30) (77-jara)
en Florenco, Flago-de-Italio.svg Italio
Alma mater Universitato de Pizo, Universitato de Koimbro
Profesio
Profesio filozofo [#]
v  d  r
Information icon.svg

Estêvão Rodrigues de Castro (1560-1638) estis portugala kuracisto, sciencisto, poeto, filozofo, verkisto kaj profesoro pri Medicino en la Universitato de Pizo. Pro religiaj demandoj li vivis la 29 lastajn jarojn de sia vivo en Italio, dividita inter sia kariero kiel klinikisto kaj verkisto, kies rezulto estas la sennombraj studoj pri la scienca naturo krom vasta kaj varia poetikva verkaro. Krom tio, li estis privata kuracisto de la Kozimo la 2-a de Mediĉo (1590-1621) kaj de lia filo Ferdinando la 2-a (1610-1670), kiuj iliavice fariĝis lia patrono. Lia poezia verkaro estis tiel fekunda ke oni eĉ atribuis al Kamoenz kelkaj el liaj poemoj[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li studis en la Universitato de Koimbro kaj ricevis sian diplomon de Bakalaŭro pri Artoj en la 3-a de marto 1584, licenciiĝis en la sama fakultato en la 18-a de majo 1585 kaj diplomiĝis kiel doktoro pri medicino en la 26-a de oktobro 1588. Dum 25 jaroj li oficis kiel kuracisto en Lisbono, tamen li ne sentis sin bonsukcesa sin dediĉante al medicino kaj al la zorgoj de siaj pacientoj. Tiuepoke li jam kultivis la guston pri poetiko kaj tiam li verkis la poemon "De Simulato Rege Sebastiano", krom multaj aliaj poemoj en la latina, hispana kaj portugala lingvoj, kiuj cetere estis publikigitaj de lia filo Francisko de Castro. Li edziĝis al S-ino Genoveva Figueira kaj havis kvar gefilojn. Francisco supervivis lin kaj lia alia filo Antono estis kuracisto en Florenco kaj mortis en la 13-a de majo 1633, infektita de la pesto, la du aliaj estis Maria kaj Marteno.

En 1608, li decidas fuĝi al eksterlando. Laŭ lia biografo, Giacinto Manuppella, pro la persekutoj al liaj judaj kunfratoj li decidas foriri. La situacio estis malfacila por la ĵus-baptitaj judoj kaj sufiĉis eta suspekto de ajna malamiko por ke la mortigaj manoj de la inkvizicio atingu lin. Dum kelkaj monatoj li restis en franca urbo, Blaye-sur-Gironde, tamen pro manko de malsanuloj por traktado aŭ ĉar la medio ne estis favora por disvastigo de lia nomo aŭ kariero, li foriris al Florenco, tie kie li starigis loĝejon kaj poste al Pizo, kie multaj novbaptitaj judoj jam instruis, tiel kiel Rodrigo da Fonseca (1550-1622) kaj lia nevo Gabriel da Fonseca (1585-1668). En Florenco li estis nomumita arkiatro de la kortego. Laŭ la historiisto Angelo Fabroni (1732-1803), li estis bonŝanca je la diagnozo de la malsanoj kaj je la receptado de kuraciloj.[2]. Antaŭ tiom da sukcesoj en sia kariero kiel kuracisto, ne malfacile li estis nomumita Profesoro pri Medicino en la Universitato de Pizo kun altega salaro de 700 skudoj ekde la jaro 1617-1618.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dicionário de Luís de Camões, Vitor Aguiar E Silva
  2. “Felicissimus enim fuisse dicitur ad divinandas morborum causas, et ad remedia praescribenda”
  3. Arlindo Correa