"Esta é a Nossa Pátria Bem Amada" (portugale, tradukita titolo "Jen estas nia patrio kore amata") estas la nacia himno de Gvineo Bisaŭa. Oni oficiale deklaris la muzikaĵon nacia himno de Gvineo-Bisaŭo en 1973, post kiam la ŝtato ekestis post la epoko de portugala koloniado. Ĝi ankaŭ estis la nacia himno de Gvineo Bisaŭa, heredaĵo de la komuna sendependigo de ambaŭ landoj preme de la Afrika Partio por la Sendependeco de Gvineo kaj Kabo-Verdo (PAIGC), ĝis 1996, kiam nova himno (Cântico da Liberdade) estis adoptita de Kabo-Verdo.
La teksto estas verkita de la gvineobisaŭa kaj kaboverda liberiga gvidanto kaj tekstisto Amílcar Cabral (1924–1973). La muzikon komponis la ĉina komponisto Xiao He (1918–2010). La himno kutime ludiĝas orkestre en la tonalo B♭-maĵoro.