Esteban Echeverría

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Esteban Echeverría

Esteban ECHEVERRÍA (esperante: Stefano EĈEVERIA; naskiĝis la 2-an de septembro 1805 en Bonaero; mortis la 19-an de januaro 1851 en Montevideo, Urugvajo) estis argentina poeto.

Jam 20-jaraĝa li eldonis poemaron. Li vojaĝis al Francio kaj entuziasmiĝis precipe pri la poezio de Alphonse De Lamartine kaj George Byron. Reveninte al Ameriko li publikigis poemegon Elvira ó la novia del Plata (1830), kiu estis iom tro sovaĝa kaj fantazia kaj tial ne tre sukcesis. Lia talento tamen klare montriĝis en malpli grandaj verkoj, ekzemple Consuelos (1834), Rimas (1837), Cautiva (1837) und Guitarra (1842). Cautiva, lia plej konata verko, belege priskribas la pampon kaj ties loĝantojn.

Sub diktatoro Juan Manuel de Rosas li estis ekzilita el Argentino en 1840. Dum la ekzilo li verkis La insurreccion del Sud (Montevideo 1849).

En Esperanto aperis

Eksteraj ligiloj

grekehispane poeto.com