Saltu al enhavo

Estelí

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Estelí
urbego
municipo de Nikaragvo Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 31000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 112 084  (2005) [+]
Loĝdenso 141 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 13° 6′ N, 86° 21′ U (mapo)13.092930555556-86.356158333333Koordinatoj: 13° 6′ N, 86° 21′ U (mapo) [+]
Alto 844 m [+]
Areo 795,7 km² (79570 ha) [+]
Estelí (Nikaragvo)
Estelí (Nikaragvo)
DEC
Lokigo de Nikaragvo en mondo
Situo de Estelí

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Estelí [+]
vdr

Estelí, komplete Villa de San Antonio de Pavia de Estelí, estas municipo, la provinca ĉefurbo de la samnoma departemento Estelio, Nikaragvo.

Produktejo de cigaroj en Estelí

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2022 Estelí havis urban loĝantaron de 111244, municipan loĝantaron de 131179.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La urbego situas en la nord-okcidento de Nikaragvo en montaro 844 metrojn super la marnivelo havanta municipan areon de 131,179 km² ĉe la Tut-Amerika Ŝoseo, 150 km norde de Managvo. La urbon ankaŭ ĉirkaŭas arbarkovritaj montoj de pinoj, kverkoj kaj juglandoj, kaj altebenaĵoj ĝis 1600 m, el kiuj kelkaj estas protektitaj kiel naturaj rezervejoj.

Urbeto Villa Vieja estis fondita en tiu loko en 1685 de fuĝantaj hispanoj pro oftaj pirataj atakoj. La urbeto estas priskribita en 1858 kiel "urbeto en malgranda ebenaĵo tra kiu serpentumas la rivero de la sama nomo..." Jam Estelí estis priskribita en 1920 kiel havanta 8 000 loĝantojn kaj kiel riĉa kaj kreskanta centro. Estelí estis la scenejo de peza batalado en la interna milito kontraŭ la registaro de Somoza de 1978 ĝis 1979. La homaj viktimoj estis ĉirkaŭ 15 mil. Poste Estelí rekonstruiĝis escepte kelkajn konstruaĵojn.

La grundo estas perfekta por kultivi tabakon, tial la urbo iĝis rifuĝejo por kubaj cigarfaristoj post la Kuba revolucio en 1959. Pro la premiitaj cigaroj Estelí estis unu el la plej gravaj cigarproduktantaj urboj en la mondo. Oni kultivas ankaŭ kafojn, fruktojn, legomojn, oni brdadas brutojn, fine menciindas la turismo. Estelí estas rapide kreskanta kaj progresema urbo, aktiva komerca centro en la nordo, konata kiel "la Diamanto de Segovio" (ĉi tiu nomo estis kreita de Oscar Corea Molina en sia radioprogramo "Trampolin 43") kaj la fakta ĉefurbo de la nordo.

Fiaskis planoj por ligi trajne Estelí-n. Dum la historio jam 3 flughavenoj konstruiĝis, sed ili ĉiuj neniiĝis. La sola kontakto estas la vojo.

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
Kolegio en Estelí

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans
Katedralo de Estelí