Esther Schor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Esther Schor
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1957 (1957-01-01) (64-jara)
Ŝtataneco usona
Alma mater universitato Yale, universitato Princeton
Okupo
Okupo filologo • universitata profesoro • verkisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Esther Schor estas usona filologo. Ŝi akiris sian artan bakalaŭron pri anglistiko kaj muziko kaj doktoriĝis pri anglistiko en la universitato Yale, kun du jaroj da laboro en eldonado intertempe. Ĉe la universitato Princeton, ŝiaj kursoj ĉirkaŭas du centrojn: Brita Romantikismo kaj Literaturo, Skribo kaj Religio. En 2015, ŝi fariĝis la inaŭgura Behrman-profesoro en la universitata Konsilio por la Homaj Sciencoj, kie ŝi funkciis kiel Aganta Prezidanto por 2015-2018. Dum multaj jaroj, ŝi deĵoris en la Plenuma Komitato de la Programo pri Judaj Studoj, kie ŝi instruas Usonan Judan Literaturon, Enkonduko al Judismo, kaj jida literaturo en Traduko.

Ŝi verkas per multaj modoj, kaj ofte prezentas en scenejoj por multaj spektantoj. Por pli vasta publiko, ŝi en 2016 publikigis la libron Bridge of Words: Esperanto and the Dream of a Universal Language ("Ponto de Vortoj: Esperanto kaj la Revo de Universala Lingvo"), hibrido de kultura historio kaj memoraĵoj bazitaj sur sep jaroj da sperto en la esperantistaro.

Kontribuoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]