Saltu al enhavo

Estonia Nacia Dissendejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Estonia Nacia Dissendejo
bildo
bildo
publika elsendanto
Ĝeneralaj informoj
Ricevo Dissende
Landoj  Estonio
Komenciĝo de elsendoj 1-a de junio 2007
Programa tipo Diversa
Retpaĝaro Oficiala retejo
vdr

La Estonia Nacia Dissendejo (estone Eesti Rahvusringhääling, prononcata [E:sti RAĤvusRINKhelink]), mallonge ERR, estas publike financita kaj posedata radio-televida organizaĵo kreita en Estonio la 1-an de junio 2007 por transpreni la funkciojn de la antaŭe apartaj institucioj Eesti Raadio (ER, Estona Radio) kaj Eesti Televisioon (ETV, Estona Televido), laŭ la kondiĉoj de la estona nacia dissenda leĝo. La unua prezidanto de ERR estas Margus Allikmaa, la antaŭa prezidanto de Eesti Raadio. Ĉefoficisto laŭ la stato fine de 2024 estas Erik Roose.

La programo pruviĝis populara ekde sia kreaĵo, kiam ETV estis la sola ŝtata televida kanalo en la estona lingvo, kreante kaj produktante siajn proprajn spektaklojn. La programo de la Estonia Nacia Dissendejo povas esti elsendebla vive de la tuta mondo de interretaj retumiloj same kiel ŝaĝtelefona aplikaĵo. En la momento de kreado komence de 2007 estis kvin radiaj kanaloj kaj nur unu televida (kiu nun daŭre laŭ la origina mallongigo nomiĝas ETV), sed en aŭgusto 2008 aldoniĝis plia kanalo ETV2 aparte por infanoj kaj en septembro 2014 aldoniĝis tria televida kanalo ETV+ elsendanta en la rusa lingvo por la ruslingva malplimulto en Estonio. Radiofoniaj regulaj elsendoj cetere se la institucio Eesti Raadio estis elsenditaj ekde decembro 1926 en la tiam sendependa Estona Respubliko, kaj ekde julio 1955 komenciĝis la programo de ETV, en la tiam sovetunie okupita lando, do en Estona SSR. Post la resendependiĝo de la lando en 1991 la stacio je sama nomo daŭrigis la agadon.

Ekde 1993 la stacio estas aktiva membro de la Eŭropa Unio de Radio kaj Televido. Fariĝante aktiva membro de la Eŭropa Dissenda Unio, Estonio akiris la rajton partopreni en la Eŭrovido-Kantokonkurso, kiu dum 69 jaroj jam fariĝis plej ŝatata evento por la eŭropanoj, kaj ankaŭ en la Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso por kantistoj de 9 ĝis 16 jaroj, kiu okazas ekde 22 jaroj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • TV6 (Estonio), komerca televida kanalo kotize spektebla en Estonio

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]