Blazono de Estonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Estonia blazono)
Blazono de Estonio
La blazono de Estonio
La blazono de Estonio
Uzata ekde: 1918
vdr

La dekstre bildigita blazono de Estonio jam uziĝis dum la jaroj 1918 ĝis 1940, kiam Estonio estis sendependa demokratia ŝtato. Post la konkero de Estonio fare de Sovetunio la komunismaj regantoj por la nova "Estona Soveta Socialisma Respubliko" (ESSR) difinis alian blazonon similan al tiu de aliaj respublikoj de Sovetunio, kaj malpermesis la tradician nacian blazonon. Ekde la jaro 1990 la origina ŝtata blazono denove estas oficiala.

Ĝi konsistas el la bazaj koloroj oro kaj bluo. Sur la orkolora ŝildo bildiĝas tri bluaj leopardoj unu sub la alia. La leopardoj marŝas dekstren (laŭ la heraldika vidpunkto, kiu difinas la dekstran direkton laŭ la vidpunkto de la leopardoj) kaj levas la dekstran antaŭan kruron. La ŝildon enkadrigas orkoloraj kverkobranĉoj.

Origine tiu nacia emblemo estis la blazono de la kavaliroj de Estonio kaj ankaŭ dum la okupo de la lando fare de la Rusia Regno estis la blazono de ĝia gubernio Estonio. Samtempe ĝi estas la blazono de la ŝtata ĉefurbo Talino. La simboloj devenas de la blazono de Danio, ĉar la urbo Talino estis fondita de danoj.