Estonio en la Somera Olimpiko 1992

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akcepto de la ormedalinto Erika Salumäe en la urbodomo de Talino tuj post la Somera Olimpiko 1992
Estonio en la Somera Olimpiko 1992
Somera Olimpiko 1992 en Barcelono
Flagtenanto:  Heino Lipp
Sportistoj 37 en 13 fakoj
Medaloj
rango: 34
Oro
1
Arĝento
0
Bronzo
1
Sume
2
vdr

La estona teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1992 en Barcelono havis 37 sportistojn. Ili partoprenis en 13 fakoj. Flagtenanto de la estona teamo estis Heino Lipp. La sportistoj atingis unu oran unu bronzan medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 34-an rangon.

Temis pri la entute sesa partopreno de estona nacia teamo en somera olimpiko - post jam kvin fojoj ekde 1920 ĝis 1936 en la intermilita tempo: en 1912 la estonaj atletoj devis partopreni en teamo de la Rusia Imperio, kaj inter la Dua Mondmilito kaj la jaro 1990 en teamo de Sovetunio. Entute la Olimpiko de Barcelono estis la unua somera olimpiko post la disfalo de Sovetunio, kaj la teamoj de Litovio, Latvio kaj Estonio estis la nuraj el la ŝtatoj re-ekestintaj post la disfalo, kiuj partoprenis en sendependa nacia teamo kaj ne en unia teamo. Kunordigis la teamon la Estona Olimpika Komitato (estone Eesti Olümpiakomitee).

La sprintistino Erika Salumäe akiris la unuan oran medalon por Estonio post 56 jaroj de teama abstino. Krome la 25-jaraj ĝemelaj fratoj Toomas kaj Tõnu Tõniste, naskitaj en aprilo 1967, gajnis bronzan medalon en la konkurso pri la velŝipa klaso 470 de velado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

konkurso pri la velŝipa klaso 470 de velado: en 1992 la ĝemelaj fratoj Toomas kaj Tõnu Tõniste ricevis bronzan medalon
Flago de la Estonia Olimpika Komitato
olimpika emblemo
olimpika emblemo