Estonio en la Vintra Olimpiko 1928

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la rapidsketisto Christfried Burmeister, evidente germana balto, konkuris por Estonio en 1928.[1]
Estonio en la Vintra Olimpiko 1928
Vintra Olimpiko 1928 en Sankta Maŭrico
Flagtenanto:  Eduard Hiiop
Sportistoj 2 en 1 fako
Medaloj
rango:
Oro
0
Arĝento
0
Bronzo
0
Sume
0
vdr

La estona teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 1928 en Sankta Maŭrico havis 2 sportistojn. Ili partoprenis en 1 fako. Flagtenanto de la estona teamo estis Eduard Hiiop. La sportistoj atingis neniun medalon.

Temis pri la unua apero de estona nacia teamo en vintra olimpiko, la unua el du partoprenoj en la intermilita tempo: inter la Dua Mondmilito kaj la jaro 1990 estonaj sportistoj devos aparteni al la teamo de Sovetunio. Kunordigis la teamon la Estona Olimpika Komitato (estone Eesti Olümpiakomitee), fondita en 1923.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Li jam estis aliĝinta por la unua vintra olimpiko kaj estis en la publiko en Chamonix, sed poste la organizantoj el Estonio sendis lian malanoncon, tro malfrue, tial volontulo en la parado portis flagon, nekonatan al plej multaj, sen sportisto kaj la publiko miris.