Estontaj generacioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio


La estontaj generacioj estas la generacioj de homoj, kiuj venos post la nunaj generacioj.

La bezonoj de la estontaj generacioj estas la fundamento de la koncepto de daŭriva disvolviĝo, kies difino estas:

« disvolviĝo, kiu respondas al la bezonoj de la nunaj generacioj sen malutili al la kapacito de la estontaj generacioj respondi al siaj. »

Historio de la filozofia koncepto[redakti | redakti fonton]

La filozofo Hans Jonas starigis ekde 1979 la demandon: ĉu la devigo havi postvivantaron devis esti bazita:

« Ĉar ĉiumaniere ekzistos homoj, ilia ekzisto, kiun ili ne petis, kiam efektiva, donas al ili la rajton akuzi nin, iliajn antaŭulojn, kiel aŭtoroj de iliaj malbonoj, se per nia senzorga agado, kiu estus estinta evitita, ni damaĝis la mondon por ili aŭ la homan konsistigon. Kiam ili povas respondecigi pri sia ekzisto nur ilia rekta generanto (kaj eĉ tiam ili rajtas nur plendi se estas apartaj kialoj ebligantaj kontesti ilian rajton havi idojn), ili povas respondecigi pliantaŭulojn pri la kondiĉoj de sia ekzisto. Do por ni hodiaŭ », la rajto ligita al la ekzisto ankoraŭ ne nuna, sed anticipebla, de tiuj, kiuj venos poste, implicas la respondan devigon de la aŭtoroj, pro kiu ni devas raporti pri niaj agoj, kiuj atingas la dimensiojn de tiu efiktipo. »[1]

Hans Jonas trovis psikologian danĝeron en la promeso de prospereco kaj substrekis ke la scienca progreso havas koston[2]. Klarvida pri la danĝeroj de la teknologio, li konscias pri la tolerlimoj de la naturo, rilataj al la problemo de nutrado, kruda materialo kaj energio je monda skalo, kaj rekomendas progreson kun singardo[3]. Pro tio, li estas je la origino de la principo de antaŭzorgo.

Hans Jonas konsideras la gepatrojn kaj ŝtathomojn du esencaj modeloj sur kiuj fondiĝas la principo de respondeco.

La ideo de respondeco al la estontaj generacioj estis esprimata ankaŭ de la germana filozofo Dieter Birnbacher, sekve de lia laboro, komencita en 1980 pri la temo « etiko kaj ekologio »[4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hans Jonas, Le Principe responsabilité, Champs Flammarion, p. 91
  2. Hans Jonas, Le Principe responsabilité, Champs Flammarion, p. 305 et 312
  3. Hans Jonas, Le Principe responsabilité], Champs Flammarion, pp. 350-363
  4. Dieter Birnbacher, responsabilité envers les générations futures, Paris, PUF, 1994 (éd. originale Stuttgart, 1988)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Dieter Birnbacher, responsabilité envers les générations futures, Paris, PUF, 1994 (éd. originale Stuttgart, 1988)
  • Christian de Perthuis, La génération future a-t-elle un avenir ?, Belin, 2003
  • Émilie Gaillard, Générations futures et droit privé, LGDJ, 2011 (ISBN 978-2-275-03625-0)
  • Hans Jonas, Le Principe responsabilité, Champs Flammarion, origina eldono 1979

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]