Eszter Tari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eszter Tari
Persona informo
Naskonomo Tari Eszter
Naskiĝo 31-an de decembro 1976 (1976-12-31) (47-jaraĝa)
en Pécs
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patrino Anna T. Surányi
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Eszter Tari [ester], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tari Eszter estas hungara pentristo, altlerneja instruisto. Ŝia patrino estis Anna T. Surányi.

Eszter Tari: Intro XI (2008)

Eszter Tari [1] naskiĝis la 31-an de decembro 1976 en Pécs.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Eszter Tari abiturientis en belarta mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1996, somere ŝi lernis en liberlernejo de Zebegény. Ŝi akiris diplomon en Universitato de Pécs en 2004. Ŝia ĉefinstruisto estis Sándor Pinczehelyi. Dum la studentaj jaroj ŝi profitis stipendiojn por plulerni en Indonezio (1998), Germanio (2001), Japanio (2002). En la lernojaro de 2004 ŝi instruis en mezlernejo en Pécs, poste jam en la universitato. En 2007 ŝi estis gastoprofesoro en indonezia universitato. Post 3 jaroj ŝi akiris sciencan gradon DLA en Universitato de Pécs. Ŝi ricevis kelkajn premiojn ekde 1997.

El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

El kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Karlsruhe (2001)
  • Pécs (2003, 2009)
  • Budapeŝto (2007)
  • Yogyakarta (2010)
  • Ĝakarto (2011)

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Intro XI (2008, vidu la bildon!)
  • Faktor I.
  • Kato de Rubens

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-09-08. Alirita 2018-09-08.