Et tu, Brute?

Et tu, Brute? aŭ esperante Ankaŭ vi, Bruto? estas latina esprimo kiu laŭlegende estis la lastaj vortoj de Julio Cezaro adresitaj al unu el liaj murdintoj Marko Bruto.
Historio
[redakti | redakti fonton]
Je la 15-a de marto de la 44 a.K. dum la iduoj komplotantoj gvidataj de Bruto kaj Kajo Kasio Longino mortigis Cezaron kiu amike rilatis al Bruto (aliopinie Bruto estis adopta filo de Cezaro). Komence Cezaro rezistis siajn murdintojn sed vidinte Bruton li eldiris tiujn vortojn kaj haltiĝis.
Ŝajne Cezaro ne diris "Et tu, Brute?"; laŭ diversaj tiamaj fontoj li aŭ mortis silente aŭ diris en greka "Ankaŭ vi, mia ido" (helene Καὶ σὺ, τέκνον) aŭ diris en latina "Ankaŭ vi, Bruto, mia filo!" (latine Tu quoque, Brute, fili mi!). Hodiaŭ la plej ofta uzata versio de ĉi tiu esprimo devenas el la teatraĵo Julio Cezaro fare de William Shakespeare.
La ofta eraro estas skribo de tiu frazo kiel "Et tu, Brutus?" dum laŭregule la nomo de Bruto (Marcus Iunius Brutus) devus esti en la vokativo, ne en la nominativo.
Kultura influo
[redakti | redakti fonton]Hodiaŭ la esprimo "Et tu, Brute?" estas vaste uzata en situacioj kie la parolanto sentas sin perfidita de kiun li antaŭe fidis.
Interpreto
[redakti | redakti fonton]La frazo "Et tu, Brute?" ofte estas interpretata kiel demando rilatante al la ŝoko de la perfido fare de Bruto. Tamen estas aliopinio ke la frazo fakte celis esti malbeno kaj minaco: Cezaro ŝanĝis la vortojn de greka esprimo kiu fariĝis romia proverbo. La plena frazo devus esti: "Kaj vi, mia filo, gustumos regadon". Eldirante la unuajn vortojn de la frazo Cezaro ŝajne sorĉis Bruton, profetis lian perfortan morton. Alivorte la signifo de Cezaraj vortoj laŭ ĉi tiu interpreto estis: "Vi estas la sekva."