Eta Litovio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la historiaj etnografiaj regionoj de Litovio

Eta Litovio (litove Mažoji LietuvaPrūsų Lietuva, germane KleinlitauenPreußisch-Litauen, pole Litwa Mniejsza) estis la nomo de la norda parto de la oficiale germanlingva regno Orienta Prusio, kaj estis teritorio ĝis la jaro 1945 ĉiam grandparte loĝata de parolantoj de la litova lingvo. La regiono situas ĉe la bordo de la Balta Maro, kaj post la Dua Mondmilito nur eta parto de la teritorio troviĝas ene de la nuna Litova Respubliko, sed plej multo en la eksa germanlingva Orienta Prusio, kiu de 1945 nomiĝas Kaliningrada regiono de Rusio (fakte preskaŭ la tuta Orienta Prusio estis je signifa parto litovlingva kaj tial apartenas al la kultura regiono Eta Litovio, nur la ĉefurbo Königsberg kaj iom da ĉirkaŭaĵo ne). Malgranda teritorio aldone troveblas en la nuna teritorio de norda Pollando. La plej larĝa urbo de Eta Litovio estas Klaipėda.

La nomo respegulas la longedaŭran politikan dividon de la lando inter Rusio (pli granda parto) kaj Prusio resp. Germanio (pli malgranda parto).

La skribita formo de la prusie litova lingvo estas la bazo de la moderna litova lingvo, kaj la regiono estas la hejmo de pluraj elstaraj aŭtoroj de la litova lingvo, inkluzive de Kristijonas Donelaitis, pastro, poeto kaj aŭtoro de la poemo "La Sezonoj", kiu markis la komenciĝon de moderna litova literaturo, kaj de Vydūnas, nacia aŭtoro kaj filozofo.

Geografio

La areo de Eta Litovio, kiel tiu de ĉiuj kvin etnografiaj regionoj de Litovio, ne difiniĝas politike aŭ administre, sed kulture, pro komunaj lokaj tradicioj kaj dialektoj de la litova lingvo, komunaj popolaj kantoj kaj tradiciaj historioj. Ĝi konsistas el la nuna Kaliningrada regiono de Rusio (sen la urbo Königsberg (nun Kaliningrado) kaj iom da ĉirkaŭaĵo), malgranda teritorio en norda Pollando samkiel la sekvaj teritorioj en moderna Litovio: la municipoj Klaipėda, Šilutė, Pagėgiai kaj Neringa, plus la urbo Klaipėda.

La du plej gravaj urboj en la kultura regiono Eta Litovio estas - unue la nomoj en la litova lingvo, sekve inter krampoj en germana lingvo - Klaipėda (Memel) kaj Tilžė (Tilsit). Aliaj signifaj urboj estas Ragainė (Ragnit), Šilutė (Heydekrug), Gumbinė (Gumbinnen), Įsrutis (Insterburg) kaj Stalupėnai (Stallupönen).

Historio

la rivero Pregolya (germane Pregel), dum la 19-a jarcento estis la suda regiona limo

Origine la regiono estis enloĝata de balta popolo kun la nomo praprusoj. Dum la 12-a jarcento germanlingvaj militistoj de la ordeno de germanaj kavaliroj venis al la regiono kaj post 50-jara akra milito kun la lokuloj sukcesis mortigi praktike ĉiujn prusojn. Ekestis germanlingva kavalira ŝtato, kiu transprenis la nomon "Prusio" de la persekutitaj baltoj, kaj dum en la sudo - la tiel nomata "Okcidenta Prusio" (nun parto de Pollando) - ekloĝis ĉefe kamparanoj vokitaj de Germanio, en la nordo - la tiel nomata ""Orienta Prusio" (nun la Kaliningrada regiono de Rusio) la plej multaj enloĝantoj malgraŭ la ekstermo de la prusoj kaj sia lingvo restis baltoj - parolantoj de la litova lingvo.

Kiam dum la 17-a jarcento Eŭropo dividiĝis al katolikaj kaj protestantismaj regnoj, Prusio iĝis protestantisma, dum Litovio kaj Pollando restis katolikaj. La protestantismaj litovlingvanoj do aŭ devis konvertiĝi al katolikismo aŭ fuĝis al la najbara Prusio. Post kiam dum 1795 Litovio estis konkerita fare de la carisma Rusia Imperio, kiu malhelpis la uzadon de la litova lingvo kaj malpermesis publikaĵojn en la lingvo, aparte dum la 19-a jarcento pliaj kulture kaj lingve aparte engaĝitaj litovoj fuĝis al la pli libereca Prusio, por tie presi litovajn librojn kaj gazetojn, kaj kontrabande transporti ilin en la rusie okupitajn regionojn de Litovio. Post la jaro 1800 la plej multaj prusiaj litovoj estis dulingvaj, do parolis germane kaj litove.

Post la Unua Mondmilito reekvivis sendependaj ŝtatoj Pollando kaj Litovio, kvankam Eta Litovio restis parto de la Germana Regno. Dum 1923 la litova armeo konkeris la plej nordan parton de la regiono, kiu ankaŭ nun estas parto de Litovio.

La loka subdialekto de la ĵemajtia dialekto de la litova lingvo malaperis post la jaro 1945, kiam la ĉiuj enloĝantoj de la regiono estis forpelitaj de sovetuniaj aŭtoritatoj al (ĉefe okcidenta) Germanio: Sovetunio konsideris ĉiujn enloĝantojn de Eta Litovio - laŭ siaj pasportoj de la Germana Regno - germanlingvaj. La malgrandan nordan parton de Eta Litovio, do la areon ĉirkaŭ urbo Klaipėda, ekloĝis homoj el la nordo kaj sudo de la najbara litova kultura regiono Ĵemajtio kaj ankaŭ el aliaj partoj de Litovio. La reston, kiun la regantoj de Sovetunio alkroĉis al la Rusia Socialisma Soveta Respubliko, ekloĝis rusoj. Sovetunio simple neis la ekziston de Eta Litovio kiel kvina kultura regiono de Litovlingvio, kaj ekzemple en la subĉiela muzeo de kampara vivo de Litovio en Rumšiškės, kiu malfermiĝis dum la Sovetunia periodo, nur kvar kulturaj regionoj de Litovlingvio prezentiĝis (intertempe aldoniĝis kvina pri Eta Litovio).

Ĉar la Kaliningrada regiono estas izolita kaj tre maldense enloĝata eksklavo de Rusio, iuj litovoj post la jaro 1990 proponis redoni ĝin al Litovio kaj garantii rajton de restado al la ruslingvaj enloĝantoj venintaj tien post 1945. Tamen konatas la fakto ke la regantoj de Rusio ne vidis avantaĝon fordonaci la teritorion al Litovio (aŭ - same imageble - al Germanio).

Ĉiukaze la malgranda norda parto de Eta Litovio, kiu daŭre estas litovlingva, ekde la jaro 1990 kulture kaj ekonomie prosperas. La Kurona Duoninsulo, kiu estas unika medioprotektata duna pejzaĝo rekte ĉe la Balta Maro, same altiras turistojn kiel la historia urbo Klaipėda, kaj ankaŭ la marbordo norde de Klaipėda - en la municipo Palanga - pro siaj larĝaj sablaj plaĝoj estas prospera pro multaj someraj feriantoj. Tra la haveno de Klaipėda multaj komercaj varoj atingas kaj forlasas Litovion, kaj pramŝipoj, kiuj de tie vojas al Germanio, Danio kaj Svedio, same ligas la regionon al la resto de Eŭropa Unio kiom la flugoj, kiuj atingas kaj forlasas la etan, sed kreskantan flughavenon de Palanga.

Simboloj

  • Eta Litovio havas trikoloran flagon kun horizontalaj strioj en verdo, blanko kaj ruĝo. Tiu flago unuafoje menciiĝis dum la jaro 1660. .
  • La blazono de Eta Litovio estas dividita al du duonoj: Dekstre troviĝas ĉevalo sur diagonale striita fono. La maldekstra duono pludividivas al supra parto kun vertikalaj strioj, kaj suba parto tute blanka.
  • Ekzistas ankaŭ regiona himno de Eta Litovio, kiu baziĝas sur teksto de Georg Sauerwein el la jaro 1879. Ĝi titoliĝas Lietuvninkais mes esam gimę ("Litovianoj ni naskiĝis"). Eta Litovio estas la sola litovlingva regiono kun propra himno. Post 1918 oni eĉ diskutis deklari ĝin la nacia himno de tuta Litovio, sed pro la fakto ke la teksto estis parte tre loka, oni fine tamen decidiĝis favore al la himno Tautiška giesmė skribita de Vincas Kudirka, kiu ĝis 1939 kaj denove ekde 1990 restis la himno de Litovio.

Vidu ankaŭ la artikolojn pri