Eta vinko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Vinca minor
2 blaue Blüten Immergrün.JPG
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Gencianaloj Gentianales
Familio: Apocinacoj Apocynaceae
Genro: vinko / Vinca
Specio: V. minor
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr
floro
folioj kaj junaj fruktaroj

Eta vinkolatine Vinca minor estas plantspecio el la familio de la Apocinacoj (Apocynaceae).

Priskibo[redakti | redakti fonton]

La malgranda vinko estas ĉiamverda, malalta duonarbusto, ĝia alteco estas 10 ĝis maksimume 15 cm. La vegetativaj ŝosoj kuŝas zur la grundo. Ili ricevas radikojn ĉe la nodoj. La sproso povas atingi ĝis du metrojn jare. La florŝoso staras vertikale.

La kontraŭstarantaj folioj estas ovoformaj, kompletrandaj, ledecaj, malhelverdaj kaj flavaj sur la dorsa flanko. La folioj longas ĝis 4 cm. La folitigoj estas kunkreskintaj je la bazo.

La duseksaj, kvinnombraj floroj staras unuope kaj havas longajn tigojn. Ilia diametro estas de 2 ĝis 3 cm. La petaloj estas kunkreskintaj al 11 mm longa tubo. Ĉe la sovaĝaj varioj la floroj estas helbluaj ĝis violkoloraj kaj tre malofte blankaj. La malgranda vinko floras de marto ĝis junio.

La kromosomnombro estas 2n = 46.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

„Vinca minor“ estas rampanta, ĉiamverda duonarbusto (ĥamefito). La supra folisurfaco brilas (protektado kontraŭ varmeco per reflektado). La planto havas ĥilon.

La floroj estas homogamaj, „grandaj funelfloroj“. La petaloj havas kvinnombran randaĵon el helicoformajn nesimetriaj dekstrenturnantaj petalaj pintoj. Polenigantoj estas papilioj, abeloj kaj bombiliedoj (Bombyliidae).

La fruktoj estas duoblaj folikloj. La semoj havas endospermon. La semojn disvastigas formikoj. En Mezeŭropo la planto nur malofte havas fruktojn kaj nur malmulte da semoj. Vegetativa plimultigado dominas.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

eta vinkomalgranda vinko (Vinca minor), aro da plantoj

La malgranda vinko kreskas nature en meza kaj suda Eŭropo kaj en Malgrandazio de la mezmontaroj ĝis la alteco de ĉ. 1000 metroj. En Mezeŭropo Vinca minor estas kulturrelikto. Ĝi aperis en Sudgermanujo ekde la romia tempo „Vinca minor“ kreskas dise en foli- kaj pinglarbaroj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La scienca nomo ĝi ricevis 1753 de Carl von Linné en Species Plantarum

Uzado[redakti | redakti fonton]

Toksikologio, farmakologio kaj enhavaj substancoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj plantpartoj de la planto estas venenaj. Ĝi enhavas pli ol 40 alkaloidojn, de tuta enhavo je alkloidoj estas 0,2 ĝis 0,7 %. La ĉefaj efikaj substancoj estas vinkameno kaj eburnameneno.

En antaŭaj jaroj la homoj uzis ĝin kiel kuracplanto por kuraci multajn malsanojn.

Kultivado en ĝardenoj[redakti | redakti fonton]

La ĝardenposedantoj plantis vinkon kiel grundkovranto por ombraj kaj duonombraj kreskejoj. Ĝi havas ankaŭ blankajn variojn ('Alba').

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Eberhard Scholz. Vinca. En: Rudolf Hänsel, K. Keller, H. Rimpler und G. Schneider (Eld.) Hagers Handbuch der Pharmazeutischen Praxis. 5. Auflage, Springer, Band 6 Drogen P–Z Berlin etc. 1994, S. 1123–1134 ISBN 3-540-52639-0
  • Burkhard Fugmann (Eld.): Lexikon Naturstoffe. Begründet von Hermann Römpp. Georg Thieme, Stuttgart 1997, ISBN 3-13-749901-1.

Retligoj[redakti | redakti fonton]