Etalona monero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Etalono.
Ora monero Vienna Philharmonic el Aŭstrio estas ekzemplo de moderna ormonero.

Etalona moneroetalono estas monero stampita el valora metalo kaj stokata kiel valoraĵo aŭ investado, pli ol uzata por ĉiutaga komerco.[1] Britio difinas investadajn monerojn pli specife kiel moneroj kiuj estis stampitaj post 1800, havas purecon de na malpli ol 900 purmilonoj kaj estas, aŭ estis, laŭleĝa valuto en sia lando de origino[2] (kiuj ne plenumas tiun lastan postulon ne estas "moneroj" laŭ la juro de Usono[3] kaj anstataŭe devas esti reklamitaj kiel "rounds").

Etalonaj moneroj estas kutime disponeblaj en oro kaj arĝento, kun la esceptoj de la Krugerrando kaj la svisa Vreneli kiuj estas disponeblaj nur en oro. La serio de la Usona aglo estas disponebla en oro, arĝento kaj plateno,[4] kaj la serio de la Kanada Acerfolio estas disponebla en oro, arĝento, plateno[5] kaj paladio.[6]

Etalonaj moneroj vendiĝas je valoro super la merkata prezo de la metalborso.[7] La valoro estas ankaŭ alligita al la dimensio, fasonado, stokado kaj distribuado.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Investing in Bullion and Bullion Coins (angle). U.S. Federal Trade Commission (Majo 2011). Alirita 9a de Aprilo 2015.
  2. VAT Notice 701/21A: investment gold coins. HMRC (1a de Februaro 2012). Alirita 9a de Aprilo 2015.
  3. (1856) Bouvier's Law Dictionary, 6‑a eldono.
  4. American Eagle Bullion Coins for Investors. United States Minta. Arkivita el la originalo je 2015-09-18. Alirita 9a de Aprilo 2015. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-18. Alirita 2015-09-10.
  5. BULLION PRODUCTS. Royal Canadian Mint. Arkivita el la originalo je 2015-09-12. Alirita 9a de Aprilo 2015. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-12. Alirita 2015-09-10.
  6. Palladium Maple Leaf. Northwest Territorial Mint. Arkivita el la originalo je 2015-09-15. Alirita 9a de Aprilo 2015. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-15. Alirita 2021-12-18.
  7. Buy Physical Gold Bullion, Gold Coins & Gold Bars | LPM (angle). Alirita 2017-10-14.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]