Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Etanolamino estas primara amino-alkoholo, viskoza senkolora likvaĵo kun malagrabla amoniaka odoro, solvebla en akvo, metanolo, acetono, glicerino kaj kloroformo, kaj nesolvebla en duetila etero, heksano kaj en multaj esencoleoj. Biologie, etanolamino trovatas en la lipidoj. Etanolamino estas krudmaterialo en la produktado de detergentoj, surfaktantoj, farmaciaĵoj, polurigaĵoj, korodo-inhibaĵoj kaj kemiaj perantoj.
La sintezo de oksazolidinono kaj derivaĵoj estas preparebla per interagado de la ureo kaj etanolamino, uzante disradiadon de mikroondoj en pasta kemia medio kie amaso da katalizilo de nitrometano absorbas la mikroondojn generante reakciemajn regionojn:[3]