Etelka Gerster

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Etelka Gerster
Etelka Gerster en 1895
Etelka Gerster en 1895
Personaj informoj
Naskonomo Gerster Etelka Adelheid Karolina
Naskiĝo la  25-an de junio 1855(nun 1855-06-25)
en Hungario Kassa (Hungara reĝlando)
Morto la 20-an de aŭgusto 1920
en Italio Pontecchio (Italio)
Ŝtataneco Aŭstra imperio, Aŭstrio-Hungario
Profesio kantisto, operkantisto, muzikinstruisto
Familianoj
Frat(in)o Árpád Gerster
v  d  r
Information icon.svg

Etelka Gerster, germane Elka Gerster, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo kaj plena nomo Gerster Etelka Adelheid Karolina estis hungara operkantisto, (soprano, koloraturo). Ŝia geedziĝa familia nomo estis Gerster-Gardini, ŝia frato estis Árpád Gerster.

Etelka Gerster [1] naskiĝis la 25-an de junio 1855 en Kassa (Hungara reĝlando, nuntempa Košice en Slovakio), ŝi mortis la 20-an de aŭgusto 1920 en Pontecchio (Italio).

Etelka Gerster en 1880

Biografio[redakti | redakti fonton]

Etelka Gerster frekventis pedagogian lernejon en sia naskiĝurbo, sed ŝi ankaŭ kantadis amatore. Kiel talenta kantisto ŝi plulernis en konservatorio de Vieno. Ŝi kantis antaŭ Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio) en 1873. Iom poste Giuseppe Verdi aŭdis ŝin kaj invitis ŝin al teatro de Venecio, kie ŝi debutis en 1876. En la sekva teatra jaro ŝi kantadis en Ĝenovo kaj Marseille, poste en Berlino (1877), Novjorko (1878). Intertempe en 1877 ŝi edziniĝis, en la sama jaro ŝi estis gastokantisto en Nacia Teatro (Budapeŝto). Ŝi multe strebis por prezenti operojn de Ferenc Erkel. En 1890 ŝi finis la kantadon, tamen post 2 jaroj ŝi faris koncertojn en Hungario. Ekde la 1880-aj jaroj ŝi ankaŭ instruis en muzikakademio de Novjorko, inter 1896 kaj 1917 en propra lernejo en Berlino.

Ŝi naskis 2 filinojn.

Etelka Gerster en Novjorko en 1878

El ŝia repertuaro[redakti | redakti fonton]

Ŝiaj studentoj[redakti | redakti fonton]

Ŝia libro[redakti | redakti fonton]

  • Stimmführer (1906)

Fontoj[redakti | redakti fonton]