Etelka Lukáts Băiași
Aspekto
| Etelka Lukáts Băiași | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 18-an de oktobro 1936 (88-jaraĝa) en Covasna |
| Lingvoj | rumana • hungara |
| Ŝtataneco | Rumanio |
| Okupo | |
| Okupo | grafikisto |
LUKÁTS BĂIAȘI Etelka [luka'ĉ bejaŝj] estas rumanuja hungara grafikistino naskiĝinta la 18-an de oktobro 1936 en Covasna.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lukáts Băiași studis en la jaroj 1953–59 en Belarta Altlernejo Nicolae Grigorescu de Bukareŝto. Ŝi vivis en Petroșani, en Constanța, poste en Bukareŝto.
Premioj
[redakti | redakti fonton]- 1963: grafikpremio de belarta ligo de Rumanio;
- 1968: grafikpremio de Junulara Bienalo de Parizo; Europa-Haus, Vieno, 3-a premio;
- 1978: grandpremio de la internacia ksilografaĵekspozicio de Banská Bystrica;
- 1981: Kunstpreis Landesbank Stuttgart, 1-a premio;
- 1984: grafikbienalo de Banská Bystrica, honorpremio;
- 1989: Art Dialogue, franca fonduspremio.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Artportal Arkivigite je 2008-04-12 per la retarkivo Wayback Machine

