Etera ondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ethereal Wave (etera ondo), Heavenly Voices (ĉielaj voĉoj), aŭ eĉ Fairy Voices (feaj voĉoj) estas anglodevenaj terminoj kiu signas muzikan ĝenron. Proksima de gotika muziko, novklasika muzikomedia muziko, ĝi estas karakterizata de tre malrapida aŭ eĉ foresta ritmo, lirikaj ĥoroj plejofte virinaj kun mezepokaj kaj tradiciaj iloj asociitaj kun pli modernaj instrumentoj (sinteziloj, ktp...). La tekstoj kutime temas pri mitologiaj legendoj aŭ mezepoka folkloro kaj povas enhavi spiritajn kaj mistikajn referencojn.

Originoj[redakti | redakti fonton]

Oni ŝuldas la ekfloro de etera muziko al la brita sendependa muzikeldonejo 4AD, kiu fariĝis la esprimilo de muzikgrupoj kiel Cocteau Twins unue, kaj poste Dead Can DanceLush en plena post-punka krizo.

Ceteraj muzikeldonejoj sekvis Crammed (Belgio), Hyperium (Germanio), Prikosnovénie (Francio), Tess, aŭ Projekt (Usono) kaj ebligis al multajn artistojn muzikumi kaj esti eldonitaj en iliaj propraj landoj. La termino Heavenly Voices (ĉielaj voĉoj) krome devenas de la kompilaĵoj de la eldonejo Hyperium.

Kelkaj artistoj[redakti | redakti fonton]