Eterna septembro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eterna septembro estas uzreta slanga esprimo, kiu priskribas tempon ekde septembro 1993. Esprimo intencas, ke senĉesa (eterna) alveno de novaj uzantoj (t.n. newbies) malaltigas nivelon de diskuto en interreto. La senĉesa alveno komenciĝis ĝuste en septembro 1993.

Fono[redakti | redakti fonton]

Uzreto komence estis uzata kaj administrata en universitatoj en USA, kie estis kutimo, ke novaj studentoj komencis uzi retejon de universitato ekde 1-a de septembro. Kutime novaj studentoj bezonis ĉirkaŭ 1 monaton (ĝuste septembro) por alkutimiĝi al retiketo.

En 1993 jaro firmao AOL donis aliron al Uzreto al ĉiuj siaj klientoj. Por multaj veteranoj de Uzneto, novaj uzantoj (t.n. angle: "AOLers") estis pli malbone preparitaj al lerno de retikedo al studentoj. Ĉi tiu situacio estis kaŭzita parte pro tio, ke AOL ne klarigis al siaj klientoj, ke nove malkovrita forumejo ne estas parto de AOL-servoj, kaj parte pro tio ke grandeco de fenomeno estis pli granda ol antaŭe.

Ekde tiam, rapida kresko de populareco de Interreto portis sentranĉitan torenton de novaj uzantoj. Do de vidpunkto de Uzretaj uzantoj "septembra" alveno de novaj uzantoj ne finiĝis. La esprimo estis uzita unuan fojon de Dave Fischer la 26-an de januaro 1994, kiu en letero al alt.folklore.computers skribis: "It's moot now. September 1993 will go down in net.history as the September that never ended."