Kloroetano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Etila klorido)
Kloroetano
kloroetano
Plata kemia strukturo de la Kloroetano
kloroetano
Tridimensia kemia strukturo de la Kloroetano
Alternativa(j) nomo(j)
  • Etila klorido
  • Klorido de etilo
Kemia formulo
C2H5Cl
CAS-numero-kodo 75-00-3
ChemSpider kodo 6097
PubChem-kodo 6337
Merck Index 15,3837
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora, potence toksa, brulema gaso kun karakteriza tranĉe etera odoro
Molmaso 64,512 g·mol−1
Denseco 0,921g cm−3
Fandpunkto −138 °C
Bolpunkto 12,3 °C
Refrakta indico  1,3676[1]
Ekflama temperaturo −43 °C[2]
Memsparka temperaturo 510 °C
Solvebleco Akvo:5,7 g/L
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R12 R40 R52/53
Sekureco S9 S16 S33 S36 S37 S61
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
02 – Treege brulema 04 – Produkto sub premo
07 – Toksa substanco 08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H220, H280, H315, H319, H336, H351, H370, H371, H372, H402, H412
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P201, P202, P210, P260, P261, P264, P270, P271, P273, P280, P281, P302+352, P304+340, P305+351+338, P314, P321, P332+313, P337+313, P362, P377, P381, P403, P403+233, P405, P410+403, P501[3]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Kloroetano C2H5Cl estas organika komponaĵo, rezultanta el kompleta interagado de etanolo kaj klorida acido, senkolora, potence toksa, alte brulema gaso kun karakteriza tranĉe etera aŭ dolĉeca odoro, uzata en kemiaj sintezoj kaj kiel reakciaĵo en laboratorioj. Ĝi uzatas en la produktado de plumba kvaretilo (iu benzina aldonaĵo), anesteziloj, insekticidoj, fridigado, kaj kiel solvanto por grasaĵoj, oleoj kaj ciroj.

Malgraŭ ke ĝi estas la malpli toksa el la klorhavaj hidrokarbonidoj, ĝi povas kaŭzi nelongedaŭran narkozon. Ĝi povas absorbiĝi per haŭto, okuloj kaj mukoza membrano. Ĝi estas milde toksa per ingestado. Akuta venenigo povas afekti hepaton, renojn, spirsistemon kaj koron.

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

etano+klorokloroetano+klorida acido

Sintezo 2[redakti | redakti fonton]

etileno+klorida acidokloroetano

Sintezo 3[redakti | redakti fonton]

etanolo+klorida acidokloroetano+akvo

Sintezo 4[redakti | redakti fonton]

  • Preparado per reakcio inter fluoroetano kaj kalcia klorido:

2fluoroetano+kalcia klorido2kloroetano+kalcia fluorido

Sintezo 5[redakti | redakti fonton]

etanolo+tionila kloridokloroetano+sulfura duoksido+klorida acido

Sintezo 6[redakti | redakti fonton]

3etanolo+fosfora triklorido3kloroetano+fosfonata acido

Sintezo 7[redakti | redakti fonton]

etanolo+fosfora kvinkloridokloroetano+fosforila klorido+klorida acido

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de kvaretila plumbo:

4plumo-natria amalgamo+4kloroetanoplumba kvaretilo+4natria klorido+3plumbo

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

kloroetano+natria hidroksidoetileno+natria klorido+akvo

Reakcio 3[redakti | redakti fonton]

kloroetano+acetileno2-kloro-buteno

Reakcio 4[redakti | redakti fonton]

kloroetano+etileno2-kloro-butano

Reakcio 5[redakti | redakti fonton]

kloroetano+magnezioetilmagnezia klorido

Reakcio 6[redakti | redakti fonton]

kloroetano+zinko+klorida acidoetano+zinkla klorido

Reakcio 7[redakti | redakti fonton]

  • Reakcio kun arĝenta nitrito:

kloroetano+arĝenta nitritoetila nitrito+arĝenta klorido

Reakcio 8[redakti | redakti fonton]

kloroetano+amoniakoetilamino+klorida acido

Reakcio 9[redakti | redakti fonton]

kloroetano+natria jodidojodoetano+natria klorido

Reakcio 10[redakti | redakti fonton]

kloroetano+natria hidrogena sulfidoetanotiolo+natria klorido

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Chemical Book
  2. Merck Millipore. Arkivita el la originalo je 2019-01-15. Alirita 2019-01-15.
  3. PubChem