Etiopio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Etiopio
amhare የኢትዮጵያ ፌዴራላዊ ዲሞክራሲያዊ ሪፐብሊክ
Respubliko
Oficiala nomo: Federacia Demokrata Respubliko Etiopio
Himno: Wodefit Gesgeshi, Widd Innat Ityopp'ya ("Antaŭen, kara patrino Etiopio")
Parto de Afriko
Najbaras kun
Gravaj urboj Adis-Abebo
Ĉefurbo Adis-Abebo
 - koordinatoj 18° 00′ 00″ N 38° 44′ 04″ O / 18.00000 °N, 38.73444 °O / 18.00000; 38.73444 (mapo)
Areo 1 104 300 km² (110 430 000 ha)
Loĝantaro 82 101 998 (2011)
Denseco 74,35 loĝ./km²
Estiĝo ĉ. 980 p.K.
Prezidanto Girma Wolde-Giorgis
 - Ĉefministro Meles Zenawi
Horzono Orientafrika tempo (UTC+3)
Telefona antaŭkodo 251
ISO 3166-1 ET
Interreta domajno .et
Monunuo Etiopa birro
Oficiala lingvo Amhara
Religioj 60% - Kristanismo
35% - Islamo
5% - Animismo
Nomo de loĝantoj Etiopanoj
Mapo de Etiopio
Mapo de Etiopio
Mapo de Etiopio
Vikimedia Komunejo: Ethiopia

EtiopioEtiopujo (ኢትዮጵያ en la etiopa skribo), oficiale konata kiel la Federacia Demokrata Respubliko Etiopio, estas lando, kiu situas en la Korno de Afriko. Ĝi estas la dua plej multhoma lando en Afriko, kun pli ol 82 milionoj da loĝantoj[1], sed ankaŭ la deka plej vasta, ĉar ĝia teritorio etendiĝas sur 1 100 000 km². Etiopio havas landlimon norde kun Eritreo, oriente kun Ĝibutio kaj Somalio, okcidente kun Sudano kaj Sud-Sudano, kaj sude kun Kenio. Ĉefe dank'al sia granda ĉefurbo Adis-Abebo, Etiopio estas cetere la plej multhoma lando sen maraliro en la tuta mondo.

Etiopio restis monarkio dum la plej granda parto de sia historio kaj la etiopia dinastio aperis jam en la 2-a jarcento a.K.[2]. Etiopio cetere estas unu el la regionoj de la mondo, kie spuroj de homa vivo estas plej frutempaj. Ĝi plej verŝajne estis la areo, el kiu homo sapiens ekvojaĝis al kaj preter Mezoriento. Kune kun Romio, Ĉinio kaj Persio, la etiopia Aksuma Reĝlando estas rigardebla kiel unu el la kvar gravaj ŝtatpotencoj de la 3-a jarcento[3][4][5]. Dum la kolonia disdivido de Afriko, Etiopio estis la nura afrika ŝtato, kiu sukcesis konservi sian sendependecon, kaj unu el nur kvar afrikaj ŝtatoj, kiuj aniĝis al la Ligo de Nacioj. Post mallonga periodo de itala okupado, la lando fariĝis fondinta membro de Unuiĝintaj Nacioj. Kiam aliaj afrikaj nacioj ekakiris sendependecon post la Dua Mondmilito, multaj el ili elektis la kolorojn de la flago de Etiopio, kaj Adis-Abebo iĝis la sidejo de pluraj afriktemaj internaciaj organizaĵoj.

Moderna Etiopio kaj ties nuntempaj landlimoj rezultas el signifa teritoria malpliigo en la nordo kaj, tute kontraŭe, plivastigo suden, ĉefe pro popolaj migradoj, komercaj aneksoj sed ankaŭ militaj konkeroj, precipe en la tempoj de imperiestro Meneliko la 2-a kaj Ras Gobena. En 1974, la dinastio estrita de imperiestro Haile Selassie estis eksigita pro graviĝanta enlanda milito. Ekde tiam spertis Etiopio diversajn registarajn sistemojn. Internacie, Etiopio estis unu el la fondintaj membroj de la Movado de Nealiancitaj Landoj, de la Grupo 77 kaj de la Organizaĵo por Afrika Unueco. Adis-Abebo hodiaŭ restas la sidejo de Afrika Unio, de la Afrika Ĉambro de Komerco kaj de la Ekonomia Komisiono de Unuiĝintaj Nacioj por Afriko (UNECA). La lando disponas unu el la plej potencaj armeoj de Afriko. Ĝi estas unu el malmultaj afrikaj landoj, kie indiĝena alfabeto daŭre uzatas. Ĝi cetere havas sian proprajn tempo-sistemon kaj kalendaron, kiu prokrastas je sep aŭ ok jaroj kompare kun la gregora kalendaro.

Datumoj

  • E-nomo: [a] Etiopujo; [m] Abisenujo; [o] Federacia Demokratia Respubliko Etiopio.
  • Nacia nomo: Jeityopia Huzbawi Demokrasijawi Republik (am); Federative Democratic Republic of Ethiopia (en).
  • Loĝantaro: 81.734 mil (2008), inter ili 39,2% amharoj, 38,0% oromoj, 7,4% tigrajoj.
  • Eksporto: kafo, ledaĵo, semoj de oleaj kreskaĵoj.
  • Organizoj: UNO (1945).
  • Heredaĵo: Aksuma urboruinoj, Simena nacia parko, Lalibela (enroke elĉizitaj temploj).

Toponimo

La deveno de la vorto Etiopio restas necerta. Ĝi estis uzata almenaŭ ekde la epoko de Homero; la vorto aperas dufoje en la Iliado kaj trifoje en la Odiseado. Ĝia uzo por indiki aparte la reĝlandon de Aksumo aperas unufoje en la 4-a jarcento sur surskribo de Ezano, kiu tradukis Habaĥat per Aithiops (Αἰθίοψ) en la antikvan grekan[6], kiu signifas kun bruligita vizaĝo.[7]. Laŭ la kroniko de la reĝoj de Aksumo, manuskripto en la geeza lingvo de la 17-a jarceno la nomo de Etiopio devenas de Itiopis, nomo de filo de Kuŝ, ne menciita en la Biblio, kiu laŭlegende fondintus la urbon de Aksumo. Plinio la Maljuna[8] asertis same, ke la nomo de la lando devenis de iu nomata Aethiops, filo de Vulkano[9]. La tombo de Itiopis ankoraŭ videblas apud Aksumo.[10]

Geografio

Etiopujo estas la deka plej granda lando en Afriko, ĉirkaŭ trioble pli granda ol Germanujo. Ĝiaj limoj mezuras entute 5.328 km. Najbaraj landoj estas Ĝibutio, Eritreo, Kenjo, Somalujo kaj Sudano.

De 1952 ĝis 1993 Etiopujo havis aliron al la maro, kiu perdiĝis pro la sendependiĝo de Eritreo.

Urboj

Mapo pri gravaj urboj en Etiopio

En Etiopio la ĉefurbo Adis-Abebo estas milionurbo, pliaj urbegoj de pli ol 100 000 loĝantoj estas Dire-Daŭo, Adamo (Nazret), Gonder, Mekele, Dese, Bahir Dar, Ĝima (Jimma), Debre Zejit, Aŭasa kaj Harar.

Geologio

Nacia parko Simien Mountains

La eco de Etiopujo estas aparta ene de Afriko. La lando estas kun Lesoto la plej alta de la kontinento: 50% de ĝia areo situas je alto pli ol 1200 m, pli ol 25% super 1.800 m kaj 5% atingas alton de 3.500 m. La randoj de la montara regiono kaj la riverujoj estas tre krutaj.

Etiopujo posedas rezervojn de mangano, oro, platino kaj gemoj.[11] Oni supozas, ke ekzistas rezervoj de nafto kaj tergaso interalie en Gambelo kaj en la somala regiono.

Klimato

La klimataj diferencoj ene de Etiopujo devenas ĉefe de la alto, en la malaltebenaĵoj estas varmege kaj en la altebenaĵoj relative malvarmete.

Distingeblas tri klimatzonoj: la tropikaj varmegaj regionoj ĝis alto de 1.800 m, la mezvarmeta zono de 1.800 ĝis 2.500 m, kaj la malvarmeta zono super 2.500 m. En la ĉefurbo Adis-Abebo, kiu situas je alto de 2.400 m, la meza taga temperaturo situas tagmeze inter 8 kaj 24 °C.

Akvujoj

Lagoj

Satelita bildo de Etiopujo

La plej granda etiopa lago estas la lago Tana. En la Granda Rifto troviĝas multaj plej ofte vulkandevenaj lagoj. La Shala estas la plej granda kraterlago kaj la plej profunda lago de la lando. La Langano estas pro sia alta enteno de sodo unu el la malmultaj lagoj en kiu eblas sin bani, ĉar ne supervivas tie la helikoj, kiuj transdonas la helikan febron.

Riveroj

La plej gravaj riveroj de Etiopujo estas la Akobo, la Awash, la Blua Nilo, la Juba, la Ganale, la Omo, la Tekeze kaj la Shebeli.

Flaŭro kaj faŭno

Etiopaj Altaĵoj.

Pro la diversriĉaj topografio, geologiaj tavoloj kaj klimataj kondiĉoj, Etiopujo estas hejmo al tre multaj kaj diversaj plantoj kaj bestoj.

Etiopujo estas unu el la ok gencentroj de la mondo. La etiopa flaŭro entenas ĉirkaŭ 7 000 plantospeciojn, el kiuj ĉirkaŭ dek du procentoj estas endemiaj. Etiopujo estas la hejmo de kafo kaj de diversaj grajnoj, kiel tefo (eragrostis tef), sed ankaŭ de la ornama banano (ensete ventricosum). Pli ol 20 diversaj kulturitaj plantoj devenas el Etiopujo.

Inter la multaj bestospecioj troviĝas 30 specioj de mamuloj (12 %) (interalie la etiopa lupo, la gazelo de Sömmerring, la ĝeladao kaj la bergnialao), 23 birdspecioj (2,6 %), 3 reptilspecioj (3,9 %) kaj 17 amfibiaj specioj (31,5 %).

Naciaj parkoj

Ekzistas 9 naciaj parkoj en Etiopujo (je oktobro de la jaro 2005).

Historio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Etiopio.

De 330 en la teritorio de la nuna Etiopio ekzistis kristana ŝtato, pro predikado de Frumencio.

Legendo parolas pri geedziĝo inter Salomono kaj la reĝino de Ŝeba, kiuj naskis la filon Meneliko kaj tiel fondis la reĝan familion de Abisenio (nuna Etiopio).[12]

Laŭ arkeologiaj datumoj, la unua etiopia reĝlando ekzistis inter la 5-a kaj la 3-a jarcentoj a.K..

Etiopio sekvis la egiptan eklezion al koptismo. Post la islama konkero de Egiptio, Etiopio restis izolita de ceteraj kristanoj. La rumoroj pri foraj etiopaj kristanaj reĝoj estis unu el la fontoj de la legendo de pastro Johano.

Abisinio ankaŭ konata kiel la Imperio Etiopio estas pereinta imperio. Ĝi inkluzivis Etiopion kaj Eritreon. Kiam ĝi atingis sian plej grandan areon, ĝi inkluzivis iomete da Egipto, Sudano, Jemeno kaj Sauda Arabio. Ĝi regis de 980 a.K. ĝis 1974, kiam ĝi estis faligita de komunistoj. Je la tempo de sia falo, la imperio estis la plej malnova reganta registaro en la mondo kaj unu el la du nacioj kiuj ne estis koloniigita en Afriko.

En la 19-a jarcento dum la afrika koloniado fare de eŭropaj potencoj, Etiopio konservis sian sendependecon. Tial rastafarianismo kredis Etiopion la lando promesita de Dio al la nigruloj.

En la 1930-aj jaroj, post milito, kiu en oktobro de 1935 mortigis 250.000 homojn, Etiopio estis okupita de Italio. Ĝis 1974 ĝin regis Hajle Selasie. Post tio venis periodo de militaj reĝimoj, popolaj malkontentoj kaj konfliktoj. En 1991 de la ŝtato dispartiĝis Eritreo.

Teritoria organizado

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Teritoria organizado de Etiopio.

La nacia teritorio de Etiopio estas dividita en pluraj administraĵoj. Unuavice Etiopio konsistas el naŭ administraj regionoj al kiuj estas aldonataj 3 urboj-regionoj.

Trafiko

Longo de la vojoj estas 26 053 km, longo de la unusola fervojo estas 681 km, kiu interligas la ĉefurbon kun haveno de Ĝibuto. Etiopio havas resume 14 flughavenojn kaj uzas ankaŭ 2 havenojn en Eritreo, same en Ĝibutio.

Kulturo

La rokpreĝejo Bet Gyiorgis en Lalibela

Etiopujo havas jarmilan tradicion. Ĝi estas ne nur la lulilo de la homaro, sed ankaŭ la devenlando de kafo. Pro ĝia kristanaj tradicioj kaj historia izoleco la lando multe malsamas de aliaj ŝtatoj de nigra Afriko. Tio videblas ankaŭ en la kuirarto. Plej rimarkindaj estas la Preĝejoj surŝtone ĉizitaj de Lalibelo.

Popola kulturo

Tre populara estas kafoceremonio.

Arto

Religia etiopa pentraĵo

Etiopujo famiĝas pro siaj pentraĵoj, kiuj rapide kaptas la observanton kaj enkondukas lin en alian mondon. Tia tute aparata artoformo havas longan tradicion kaj ligiĝas al la historio de Etiopujo.

Etiopaj artistoj:

Muziko

La tradicia muziko de Etiopujo malsamas multe de aliaj konataj ritmoj el okcidenta Afriko. Ludas ĝin kantisto-poetoj, kiuj vojaĝas tra la lando kaj konservas kaj disvastiĝas la muzikan kulturon.

Skribo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Etiopa skribo.
Etiopa skribo

Tradiciaj sportoj

Tipaj etiopaj sportoj estas genna, simila al hokeo, kiun oni ludas tradicie ĉirkaŭ la etiopa Kristnasko (la 7-an de januaro) kaj gugs, rajdantoludo.

Kalendaro

Etiopujo havas apartan kalendaron, la etiopan kalendaron, kiu similas la koptan, sed antaŭas ĝin je 276 jaroj. Etiopujo estas la lando de la 13 monatoj ("13 monatoj de sunbrilo"), dek du monatoj kun po 30 tagoj kaj unu monato kun kvin aŭ ses tagoj. La kalendaro malantaŭas la gregorian kalendaron je ĉirkaŭ 8 jaroj.

La etiopa Novjaro komenciĝas ĉiam la 11-an de septembro. Ĉar Etiopujo rilatas internacia per banksistemo, flugtrafiko, kaj tiel plu, ekzistas apudeco de ambaŭ kalendaroj. Ĉie en la lando haveblas kalendaroj, kiuj listigas ambaŭ datojn. Tiel ekzemple la 7-a de aŭgusto 2005 korespondas al la 1-a de decembro 1997 E.C. (angle: ethiopian calendar, etiopa kalendaro).

En Etiopujo ankaŭ la horoj de la tago nombriĝas malsame: kiam la tago komenciĝas je la 6-a laŭ la eŭropa maniero, je la 7-a horo en Etiopujo do jam forpasis la 1-a horo de la tago, tagmeze estas do laŭ la etiopa maniero la 6-a horo. La 12-a horo en Etiopujo korespondas laŭ eŭropa nombrado al la 15-a horo (UTC+1).

Amhare Orome Kopte Komenco Daŭro
Mäskäräm Fulbaana Tut 11-a aŭ 12-a1 de septembro 30 tagoj
Ṭəqəmt Onkoloolessa Babah 11-a aŭ 12-a1 de oktobro 30 tagoj
Həhdar Sadassa Hatur 10-a aŭ 11-a1 de novembro 30 tagoj
Tahsas Mudde Kiyahk 10-a aŭ 11-a1 de decembro 30 tagoj
Ṭər Amajjii Tubah 9-a aŭ 10-a2 de januaro 30 tagoj
Yäkatit Guraandhala Amshir 8-a aŭ 9-a2 de februaro 30 tagoj
Mägabit Bitootessa Baramhat 10-a de marto 30 tagoj
Miyazəya Ebla Baramundah 9-a de aprilo 30 tagoj
Gənbot Caamsaa Bashans 9-a de majo 30 tagoj
Sane Waxabajjii Ba'unah 8-a de junio 30 tagoj
Hamle Adoolessa Abib 8-a de julio 30 tagoj
Nähase Hagayya Misra 7-a de aŭgusto 30 tagoj
Pagumen Qammee Nasi 6-a de septembro 5 aŭ 61 tagoj

1 antaŭ superjaro laŭ la gregoria kalendaro
2 en superjaro laŭ la gregoria kalendaro

Festotagoj

Festotagoj estas en Etiopujo la Novjarfesto (11-an de septembro), la kristanortodoksaj Paskotagoj kaj Kristnasko, kaj la islamaj fino de la Ramadano kaj ofertofesto.

Dato Esperanta nomo Loka nomo Rimarkoj
7-a de januaro Ortodoksa Kristnasko Genna  
Islama ofertotago Īd ul-Adha Moviĝema festotago laŭ la islama kalendaro
19-a de januaro Epifanio Timket  
2-a de marto Tago de la batalo de Adva Ye'adowa B'al  
Naskiĝtago de la profeto Mohamedo Mawlid an-Nabi Moviĝema festotago laŭ la islama kalendaro
Ortodoksa sankta vendredo Siqlet (krucumo) Moviĝema festotago
Ortodoksa Pasko Fasika Moviĝema festotago
Paska lundo (publika ferio)   Moviĝema festotago
1-a de majo Tago de la Laboro    
5-a de majo Tago de la patriotoj Arbegnoch Qen  
28-a de majo Nacia festotago   Fino de la reĝimo Derg
18-a de aŭgusto   Buhe  
11-a de septembro Etiopa Novjaro Inqut'at'ash  
27-a de septembro Trovo de la kruco Meskel Memortago pri la kristaniĝo de Etiopujo
Fino de la Ramadano Īd al-Fitr Moviĝema festotago laŭ la islama kalendaro

Religio

Fine de la 6-a jarcento naŭ monofizitaj monaĥoj el Egiptio disvastigis la kristanismon en Etiopio.[13]

Apartaĵo de Etiopio estas la etiopiaj judoj, adeptoj de aparta branĉo de judaismo: enlande ili foje nomatas falaŝa (laŭ la amhara vorto por "eksterlandanoj" aŭ "elmigrintoj"), sed ili mem konsideras tiun nomon malrespekta kaj preferas nomi sian komunumon Beta Israel (hebree בֵּיתֶא יִשְׂרָאֵל, "domo de Israelo" aŭ "komunumo de Israelo"). En sia libro, Teezaza Sanbat (La reguloj de la Sabato), ili priskribas Sabaton kiel dian princinon kiu diskutas kun Dio kaj kiu pledas kun Dio favore al la homoj de la tero.[14]

Lingvoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Lingvoj de Etiopio kaj Malaltebenaĵaj orientaj kuŝidaj lingvoj.

En Etiopio ekzistas 78 lingvoj, ene de kiuj ankaŭ estas granda malsimileco. Ekzemple, la amhara parolata en Adis-Abebo de la grupo «Silt’e Guragi»» estas formo de islameca amhara, uzata nur inter samkredanoj. Krome ekzistas la «simpligita itala lingvo de Etiopio», naskiĝinta el la kontakto inter la italaj entreprenistoj kaj la etiopiaj laboruloj. Vortoj, fonologio kaj gramatiko estas esence italaj, kvankam oni povas trovi spurojn de la tigrea kaj de la amhara. La akordo de ĝenro kaj nombro estas limigita, la verbo «esti» estas preterlasita, la verbaj formoj estas nur du (preterita participo por la preterito, kaj infinito por ĉiuj aliaj tensoj). La rezultato estas simila al la «lingvo» de la fremdaj rolantoj de stri-desegnaĵoj. Eŭropanoj kaj etiopianoj uzas ĝin kiel komunan lingvon, sed kelkfoje etiopianoj utiligas ĝin ankaŭ inter si.

Pro tio sentiĝis akra bezono pri komuna lingvo kaj tiun rolon plenumis la amhara. Jam en 1955, la imperiestro invitis ĉiujn etiopianojn eklerni ĝin. Oni elektis ĝin, ĉar la amhara estas plej vaste parolata, uzata en la kortego kaj en ĝi mankas rimarkindaj dialektaj variantoj, diference de la tigrea kaj de la oroma, kiuj esence varias laŭ la regionoj. Krome ekzistas komuna skribmaniero por la amhara kaj por aliaj etiopiaj lingvoj. Aperis tamen certaj malfacilaĵoj. Ekzemple, la uzo de la amhara en la lernejo ebligus al tigreaj knaboj legi en propra lingvo, sed fakte, 95% el parolantoj de la tigrea estas islamanoj, kaj ili ĉiam rifuzis legi la etiopian lingvon pro la timo, ke tiamaniere ili iĝos kristanoj. Do kvankam la etiopiaj tipoj perfekte taŭgas por la tigrea, ĉi tiu lingvo restis je nivelo de nura parolo. Multegaj universitatanoj kaj laboristoj anstataŭigis sian patrinan lingvon per tiu amhara. En Eritreo, la amhara estis praktike nekonata.[15]

Tamen, depost 1991, la Transira Registaro de Etiopio permesas al etnaj grupoj la rajton antaŭenigi la proprajn kulturojn kaj evoluigi siajn lingvojn por elementa edukado kaj fnancadas tion. En 1997 esploristoj konstatis, ke kunlabore kun lokaj enlogantoj kaj neregistaraj organizaĵoj, la registaro jam kunvenigis centojn da instruistoj por krei materialojn por ĉiu studtemo en la unua ĝis la sesa klaso, por la unuaj 8 lingvoj. Lingva normigo kaj evoluigo de ortografio okazadas samtempe, ĉiam je granda rapideco.[16]

Edukado

En mezo de la 1970-aj jaroj pli ol 90% el la loĝantaro restis analfabetaj, kaj nur 8% el la knaboj frekventis lernejon.[15]

Tradicie en Etiopio funkciis «lernejoj de legado», koneksaj kun la etiopia ortodoksa eklezio kaj kun la islamaj koranaj lernejoj. En la ekleziaj «lernejoj de legado», la knabo devis, antaŭ ĉio, ellerni la 265 tipojn de la amhara lingvo. Poste, li lernadis parkere ­kelkajn erojn de Biblio, kaj komentariojn en la antikva etiopia lingvo, ekde la 9-a jarcento uzata nur en liturgio. Simile okazis instruado en koranaj lernejoj, en kiuj ankaŭ la araba estis instruata kiel fremda lingvo. En 1977 en la lando estis 15.000 lernejoj de legado, inkluzive 300 en Adis-Abebo.[15]

En la 1990-aj jaroj lernejoj dividiĝis en kvar kategorioj: la ŝtataj, popolaj, komunumaj, misiulaj. Popolaj lernejoj diference de tiuj ŝtataj havis aŭtonomion kaj estis memfinancataj. Kuratora konsilio, konsistanta el reprezentantoj de gepatroj, loka administracio kaj instruistoj definas pagon, dungas personaron, prizorgas ejojn, ktp. De la ŝtato ili ricevas nur lernolibrojn kaj instruistojn. Pli bonhavaj estis konsiderataj misiulaj lernejoj, plejparte katolikaj. En ili pli multis fremdlandaj instruistoj, estis instruata pli multe la angla, ktp. Sed plej preferataj estis komunumaj lernejoj, establataj de la naciaj komunumoj aŭ abmasadorejoj (armenaj, barataj, grekaj, italaj, britaj, germanaj, ktp).[17]

Plej granda universitato de la lando estas Adis-Abeba Universitato, establita en 1961 surbaze de kolegio kaj situanta en la eksa rezidejo de la imperiestro Haile Selassie.[17]

Medicino

Multaj alilandaj medicinistoj kaj medicinaj ogranizaĵo de antaŭlonge laboris en la lando. En oktobro 1896 Etiopion forlasis la sanitara taĉmento de la Rusia Societo de la Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, kiu helpis al viktimoj de la Unua Itala-Etiopia milito. En establita de ili hospitalo en Adis-Abebo restis kvin kuracistoj. Laŭ la peto de la imperistro Meneliko la 2-a el la Rusia imperio estis sendita aparta diplomata misio, en kiun eniris speciala sanitara taĉmento. En komenco de marto 1898 en la okcidenta parto de la ĉefurbo, borde de la montara rivero Kabana estis starigita la unua konstanta rusa hospitalo en Etiopio. Unue ĝi situis en tendoj, sed poste laŭ iniciatao de la rusaj kuracistoj por la hospitalo samloke estis konstruita aparta kaj sufiĉe granda domo (24,5 x 9,5 metrojn) — unua hospitalo en la lando. En ĝi laboris du kuracistoj, unu ĝis du helpkuracistoj kaj farmaciisto).[18]

Post malvenko de la Rusia imperio en la Rusa-japana milito kaj tumultoj de la komenciĝinta Rusia revolucio de 1905, prestiĝo de la imperio estis grave damaĝita. Meneliko la 2-a ne plu konsideris la rusian imperiestron Nikolao la 2-a forta aliancano, do turnis sin al okcidentaj landoj. La rusia diplomatia misio kaj sanitara taĉmento ene de ĝi estis reduktitaj, hospitalon oni transdonis al aliuloj.[19]

Sekva rusia (soveta) hospitalo estis malfermita en 1947 same en Adis-Abebo omaĝe al dedĵazmaĉ Balĉi.[20]

Politiko

Dum la regado de la reĝimo de Mengistu Haile Mariam estis malpermesitaj multaj libroj, aparte religiaj. Ekzemple en 1978 oni sciigis pri malpermeso de la Evangelio laŭ Sankta Marko, la Libro de Tobio, Antologio de bibliaj citaĵoj (prizorgita de la kopta Eklezio), «Dia Komedio» de Dante kaj «Hamleto» de Shakespeare.[21]

La anstataŭinta lin ĉefministro Meles Zenawi ankaŭ estis sufiĉe forte kritikata eksterlande pro kontraŭdemokratiaj agoj. Ekzemple post la balotado en majo 2005 la armeo mortigis pli ol cent homojn (inter ili infanojn) dum manifestacioj kontraŭ la reĝimo, pli ol dek mil homoj estis ĵetitaj en karcerojn, inkluzive de tuta gvidantaro de la opozicio.[22]

Ekstera politiko

Etiopio apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Interrilatoj kun Eritreo

Post sendependiĝo de Eritreo, daŭre restas disputo pri landlimoj kaj en disputata teritorio troviĝas pacigantoj de la UN. De tempo al tempo tie okazas teroraj agoj pri kiuj ambaŭ flankoj kulpigas unu la alian.[23][24]

Interrilatoj kun Somalio

En januaro 2009 Etiopio anoncis, ke ĝi komencas retiri siajn trupojn el Somalio, kie ĝi batalis ekde decembro 2006 por helpi al la malforta portempa somalia registaro elpeli la Union de Islamaj Tribunaloj (UIT), kiu regis tiam la plimulton de la lando.[25][26] Afrika Unio jam en decembro 2008 forte protestis kaj petis Etiopion ne malekvilibrigi la situacion per retiriĝo de siaj armeaj fortoj.[27]

Interrilatoj kun Ĉinio

Same kiel en aliaj landoj de la kontinento, ĉiam pli grandan politikan kaj ekonomian rolon ludas Ĉinio, kies kompanioj aktive penetras lokan merkaton.[28] Multaj ŝoseoj en Etiopio estas konstruitaj de ĉinaj kompanioj, inkluzive de "Etiopia-Ĉina Amikeca Ŝoseo" en Adisabebo, konstruita en 2005 de la Ĉina Kompanio pri Ŝoseoj kaj Pontoj.[29] La menciita kompanio agadas en la lando ekde 1998.[30]

Interrilatoj kun Sudano

En la 1970-aj1980-aj jaroj rilatoj inter la du landoj estis tre malbonaj. Etiopio subtenadis la separatisman Liberigan Armeon de la Sudana Popolo (SPLA), Sudano helpadis al la Fronto de Liberigo de la Oromoj. Dum la regado de Mengistu Haile Mariam en Etiopio baziĝis la Liberiga Armeo de la Sudanaj Popoloj, gvidata de kolonelo John Garang, kiu deklaris sin kontraŭ-imperiisma movado kaj danke al tio ricevas armilojn el Sovetunio.[31]

Tamen poste situacio ŝanĝiĝis. Etiopio deklaris, ke la akuzdecido de la Internacia puna kortumo kontraŭ la sudana prezidanto Omar al-Baŝir estas «neakceptebla» kaj li triumfe vizitis Adis-Abebon. La 21-an de majo 2009 la du landoj subskribis la interkonsenton pri kunlaboro kaj interkompreno. Etiopio luigis al Sudano grandajn agrarajn terenojn en la ĉelima regiono Gondero, kio grave malkontentigis loĝantajn tie tigrajojn.

Spertuloj opinias, ke tiun ŝanĝon kaŭzis kelkaj praktikaj konsideroj. Etiopio transiris al aĉetado de nafto en Sudano, kio evidentiĝis esti pli profita, ol antaŭa liverado el Saŭd-Arabio kaj donis la eblecon uzi tiucele avantaĝajn sudanajn kreditojn. Krome Sudano devontigis sin ĉesigi aŭ grave malpliigi subtenadon de ĉefaj opoziciaj etiopaj movadoj, unuavice de la Fronto de Liberigo de la Oromoj kaj la du amharaj movadoj — la «Avangardo de Armeo» kaj la «Veteranoj de la Movado». Pro tio gvidanto de la lasta, eksa generalo Hejli Melis deklaris portempan ĉesigon de batalagado kaj forveturis por resaniĝi en Svision.[32]

Ekonomio

Etiopio estas naskiĝloko de la kafofabo kaj ĝi estas la plej granda eksportaĵo de la lando. Etiopio estas la plej granda kafoproduktisto de Afriko kaj ĉiujare gajnas per tio pli ol 0,5 miliardo da usonaj dolaroj.[33]

Sub la influo de la Monda Banko la registaro cedas ĉiam pli multajn terenojn al alilandaj agrikulturaj kompanioj.[34] De 2008 ĝis fino de 2011 tiel estis fordonitaj 350.000 hektaroj kaj en 2012 oni planas distribui pliajn 250.000. Laŭ la asertoj de kritikantoj de ties planoj, novkreitaj bienegoj «ne kontribuas al la nutraĵo-memsufiĉo, ĉar oni ja celas precipe eksportadon».[35]

Malsato

Etiopio ofte suferas pro malsato, kaŭzata de sekeco. Foje regantoj kaŝis tion de la estera mondo por ne elvoki malestimon. La pola ĵurnalisto Ryszard Kapuściński, vizitinta Lalibelon en 1975, priskribis amasan mortadon de tieaj loĝantoj pro malsato, kaŭzita ne manko de manĝaĵoj, sed altiĝo de prezoj por ili.

Citaĵo
 Kompreneble la registaro povus interveni, povus helpi ankaŭ la mondo, sed pro la prestiĝa motivo la regantoj ne volis diskonigi, ke en la lando regas malsato kaj ili rifuzis la helpon. Tiutempe en Etiopio mortis miliono da homoj, sed kaŝis tion imperiestro Hajle Selasje, kaj poste tiu, kiu detronigis lin kaj mortigis — majoro Mengistu. Disigis ilin la batalo pri regado, kaj kunigis — la mensogo. 
— Ryszard Kapuściński, Ebono: raportoj el Afriko[36]

En 1984-1985 la malsato en Etiopio kaŭzis vastan homhelpan kampanjon. Interalie estis organizitaj multaj subtenaj koncertoj (spektakloj Band aid).[37]

Fine de 2009 urĝan manĝaĵo-asiston bezonis 6,2 milionoj da etiopanoj.[38]

Etiopio en Esperanto

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venonta ĉiĉerono estas Akenatono kiu montras interesaĵojn el Afriko kaj poste prezentas la venontan ĉiĉeronon nome Sunĝata Kejta; tiu omaĝas la historian gravon de la areo:

Citaĵo
 
Etiopien ŝvebas nun la fluganta duopo
dum Kejta fingre montras al la nomado mirindojn:
-Jen temploj unurokaj de l'Lalibela Neguso,
norde de l'lago Tana, kasteloj rande de Gondar,
kaj sur insuloj frondaj, jen monaĥejoj opoble,
kie hombildoj buntas kun penetrantaj okuloj.[39] 

Esperanto en Etiopio

Esperanto-movado en Etiopio evidente feblas kaj apenaŭ entute ekzistas.[40]

La unua esperantisto en la lando estis Karlo Ludvik, loĝinta en 1925 en Adisabebo.[41] Laŭ la statistiko de Dietterle de 1928 tiam estis ade nur unu esperantisto en Etiopio, nome en Adis-Abebo.

En 1956 en Adis-Abebon transloĝiĝis komitatano de UEA Ivo Borovečki por dum tri jaroj labori tie kiel kuracisto en hospitalo por malriĉuloj. En aprilo 1957 li sciigis, ke Esperanto en Etiopio estas tute nekonata afeto. Tamen samjare li trovis tie unu esperantiston, en 1958 jam gvidis Esperanto-kurson kaj en 1959 organizis la unuan etiopian esperantistan grupon.[42]

En 1990 mons. Patrick Coveney, dumviva Membro de IKUE, estis nomumita vic-nuncio en Etiopio kun la rango de ĉefepiskopo.[43]

En 1991 la Agado E3, iniciatita de Jacques Tuinder, okazigis en Etiopio helpoprojekton por vidhandikapuloj.[44]

En aprilo 1995 en forlasita ŝtata lernejo en Kakuma (Kenjo) startis esperanto-kurso por etiopaj rifuĝintoj gvidata de la Cseh-instruisto Nzaniye Jesse Le-Prince. Poste fondiĝis klubo U.E.Ĝ.K. (Universala Eduka Ĝardeno por Kakuma) kies prezidanto iĝis Tilahun E. Michael. post ioma tempo aperis problemoj, ĉar ortodoksaj tradiciuloj deklaris, ke «se la tuta mondo adoptos E-on kiel duan lingvon, naskiĝos Antikristo». Pro tio en aŭgusto Nzaniye Jesse Le-Prince verkis 15-paĝan anglalingvan libreton «The biggest Harvest» por informi pri veraj celoj de Esperanto, sed alfrontis malfacilaĵojn pri ĝia publikigo.[45]

En marto 2004 en la revuo Esperanto en la rubriko Oficiala informilo inter aliaj estas menciita konto Etiopio kun tutjara sumo je 1 031,46 eŭroj.[46] Verŝajne temas pri la konto, malfermita de la aŭstralia esperantisto Trevor Steele por kolekti monon por malsatantoj en ĉi lando.[47] Nun (2011) en la retejo de UEA informoj pri tiu konto mankas.

En esperanto-kulturo

Esperanto-literaturo

En 1962 dum la ekspedicio «Karavano de amikeco» Etiopion vizitis la fama esperantisto Tibor Sekelj. En la teritorio de nuna Eritreo la karavano estis haltigita kaj prirabita de lokaj banditoj. Tiujn eventojn verkisto-vojaĝisto priskribis en la novelo «En la kaptilo de banditoj».[48]

En la romano «Sur kampo granita» de la hungara esperanto-verkisto István Nemere, eldonita en 1983, ĉeestas iu Tasco, kiu pafmortigis sendefendajn nigrulojn en Etiopio, sed ne opinias sin murdisto.[49]

Sciencaj esploroj

En la revuo Language Problems and Language Planning en 1979 (1:3. 1977. pp. 129–130) estis publikigita la artikolo de Jack Fellman pri la tigrea kaj tigrinja (=tigraja) lingvoj, parolataj en Eritreo kaj en parto de Etiopio (en la angla, kun esperanta resumo).[50]

En sama revuo en 1997 ( 21:1. 1997. pp. 1–19) estis publikigita la artikolo de Ken Boothe kaj Roland W. Walker «Edukado en gepatra Ungvo en Etiopio: De politiko ĝis realigo» (en la angla, kun esperanta resumo).[16]

En 1980 en Scienca Revuo estis publikigita la artikolo de J. Mekonnen «Tradiciaj formoj de la korpkulturo en Etiopio» (p. 9-13), originale verkita en Esperanto.[51]

Famaj etiopianoj

Konataj sportistoj

Referencoj

  1. Central Statistical Agency of Ethiopia. Central Statistical Agency of Ethiopia
  2. Parolante post sia subskribo de la debatebla traktato inter Etiopio kaj Italio en 1889, imperiestro Meneliko la 2-a klarigis sian sintenon : "Ni toleru nek dubigon de nia naturo de kristana kaj civilizita nacio, nek tiun de nia rajto administri nian imperion tute sendepende. La imperiestro de Etiopio estas posteulo de dinastio, kiu aĝas je pli ol tri mil jaroj, kaj kiu dum tiu periodo neniam estis submetita de iu ajn. Etiopio neniam estis konkerita kaj neniam estos konkerata de iu ajn".Ethiopia Unbound: Studies In Race Emancipation – p. xxv by Joseph Ephraim Casely Hayford
  3. Stuart Munro-Hay, Aksum: An African Civilization of Late Antiquity. Edinburgh: University Press, 1991, p. 57.
  4. Aksumite Ethiopia
  5. Paul B. Henze, Layers of Time: A History of Ethiopia, 2005.
  6. Berhanou Abebe, 1998, p. 8}}
  7. (PDF) Αἰθίοψ dans le dictionnaire Grec-Français, A. Bailly
  8. france Plinio la Maljuna (trad. Émile Littré), Histoire naturelle, eld. Firmin-Didot, coll. Auteurs latins, Paris, 1855, vol. 6, chap. 35, 8
  9. Oni diras ankoraŭ nuntempe, ke la etiopoj dividiĝis inter kvardek kvin reĝoj. La tuta lando nomiĝis Eterio, poste Atlantio, Etiopio, de Etiops filo de Vulkano., Plinio la Maljuna, Histoire naturelle, 6, 35.
  10. angle (PDF) Aksum, An African Civilisation of Late Antiquity, Stuart Munro-Hay, p. 15
  11. dpa de la 3-a de oktobro 2007
  12. La reĝino de Ŝebao: inter historio kaj legendo // Kontakto. N 211 (2006:1). p. 7. esperante
  13. KONSTRUANTOJ DE KRISTANA CIVILIZACIO (jaroj 500 - 599) // Espero Katolika. 1989. N 11 esperante
  14. Biblia Revuo (nova serio). N 4 (aŭgusto-oktobro) 1968. p. 56 esperante
  15. 15,0 15,1 15,2 F. Moretti. Kiam la lingvoj estas multaj: LA KONKERO DE L’ ALFABETO // Espero Katolika. 1978. N 1 esperante
  16. 16,0 16,1 Ken Boothe, Roland W. Walker. Mother Tongue Education in Ethiopia: From Policy to Implementation hispane, esperante
  17. 17,0 17,1 Николаева, О. (1993). “Как живёт школа”, Азия и Африка сегодня (ruse) (8), p. 47–48. 
  18. Крылов, А. (1989). “Первый русский госпиталь”, Азия и Африка сегодня (ruse) (9), p. 54–55. 
  19. Крылов, А. (1989). “Первый русский госпиталь”, Азия и Африка сегодня (ruse) (9), p. 56. 
  20. Крылов, А. (1989). “Первый русский госпиталь”, Азия и Африка сегодня (ruse) (9), p. 58. 
  21. KATOLIKA HORIZONTO // Espero Katolika. 1978. N 5 esperante
  22. Stefan MAUL. Diktatoroj dorlotataj // Monato. marto 2006. p. 7 esperante
  23. Eksplodo ĉe Eritrea-Etiopia landlimo esperante
  24. Aŭtobusa eksplodigo en Etiopio esperante
  25. Etiopio retiriĝas el Somalio esperante
  26. Etiopio retiriĝas el Somalio esperante
  27. Afrika Unio apelacias al Etiopio ne retiri armeanojn el Somalio esperante
  28. Gvidantoj de AU kaj Etiopio intervidiĝis kun Wu Bangguo esperante
  29. Ŝoseoj konstruitaj de ĉinoj en Etiopio esperante
  30. Ĉina Kompanio pri Ŝoseo kaj Ponto esperante
  31. Gérard PRUNIER. Famoj pri puĉo, senprepareco, necertaj interkonsentoj. La Ĥartumo-reĝimo skuata pro la sudo-disiĝo // Le Monde diplomatique. La 1-a de februaro 2011 esperante
  32. ruse Е.Е.Кирсанов. Эфиопия – Судан: дружба навек? (esperante Kirsanov E.E. Etiopio — Sudano: ĉu amikeco portempa?)
  33. Etiopio revokas permeson de kafo-eksportantoj esperante
  34. Joan Baxter. Impetego al la afrikaj teroj // Le Monde diplomatique. La 1-an de januaro 2010 esperante
  35. Benoît LALLAULa Monda Banko favoranta kaperon de agrokulturaj teroj // Le Monde diplomatique. La 1-a de septembro 2011 esperante
  36. Ryszard Kapuściński. Lalibelo’75 // Ebono: raportoj el Afriko. Kleks, 2001. p. 138. esperanteISBN 83-7194-392-X
  37. La grandaj datoj de la homhelpo // Le Monde diplomatique. La 1-a de septembro 2008 esperante
  38. Etiopio denove bezonas urĝan asiston esperante
  39. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 125.
  40. Heidi GOESU. La Esperanto-movado en Afriko (kun speciala atento al Tanzanio kaj Togolando). Traktaĵo prezentita por akiri la titolon de Licenciulo1 pri la afrikaj lingvoj kaj kulturoj far . Universitato de Gent, universitata jaro 1998-1999. p. 20 esperante
  41. Kökény, L. & V. Bleier. Enciklopedio de Esperanto, Vol. I-II. Budapest: Literatura mondo. 1933-35. p. 129
  42. Boletín de la Federacion Esperantista Espanola. aprilo 1957. N 4. p. 39. esperante
  43. Movade // Espero Katolika. 1990. N 5 esperante
  44. Jacques Tuinder. AGADO E3 FINIĜOS FINE DE 1991, SED... // Espero Katolika. 1991. N 11-12 esperante
  45. Nzaniye Jesse Le-Prince. Lingvo de rifuĝintoj: Etiopia komunumo // Eventoj. 1/Decembro 1995. N 0091 esperante
  46. Oficiala informilo // Esperanto. N 1168 (3). p. 67. esperante
  47. Trevor Steele. UEA - Agado Espero - Solidareco // Eventoj n-ro 243, retpoŝta versio esperante
  48. Tibor Sekelj. En la kaptilo de banditoj // Mondo de travivaĵoj. Edistudio, Pizo, 1990. p. 43-49. — ISBN 88-7036-012-1
  49. Larisa ĈISTOVA. Sur kampo de malcerteco // Sezonoj. 1986. № 8. esperante
  50. Jack Fellman. Paragone sociolinguistico di due lingue semitiche moderne: Il tigré e il tigrigna esperante
  51. Artikoloj aperintaj en Scienca Revuo inter 1949-2000(1) listitigitaj laŭ fakoj esperante

Eksteraj ligiloj