Etna konflikto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Etna konflikto estas termino en sociologio por difini ajnan kunfronton de perforta naturo, aŭ milito inter du aŭ pliaj etnaj grupoj, tio estas, grupoj de personoj de diferencaj kulturaj, religiaj, rasaj aŭ geografiaj devenoj.

Etna konflikto povas okazi inter diversaj rasaj grupoj, kiel ekzemple la kontraŭoj inter blankuloj kaj nigruloj en Usono kaj Sudafriko produktitaj pro la rasa segregacio kaj la apartismo; inter grupoj rase homogenaj sed religie diferencaj kiel la konflikto inter katolikoj kaj protestantoj en Nord-Irlando; inter grupoj religie homogenaj sed etne diferencaj kiel la masakro inter hutuoj kaj tutsioj (ambaŭ katolikoj) en Ruando; eĉ inter grupoj kaj etne kaj religie diferencaj kiel ĉe la arab-israela aŭ la ĉin-tibeta konfliktoj. Etna konflikto diferencas disde genocido en tio ke kutime tiu ĉi estas fifarita kontraŭ loĝantaro malliberigita aŭ malkapabla defendi sin, dum en etna konflikto ambaŭ flankoj kutime havas militan kapablon por damaĝi la alian (kvankam plej ofte estas unu el la partioj pli pova ol la aliaj koncernaj).

Krome foje estas uzata la termino "religia konflikto" kiam la motivoj de la kontraŭstaro havas nuancojn pli religiajn ol rasajn kiel en Mezoriento, Nord-Irlando, SudanoTibeto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Etnaj konfliktoj ekzistis en la homaro ekde la komenco de la tempoj. Kelkaj antropologoj, por ekzemplo, kredas, ke jam la Neandertalo eble formortis pro etna milito kontraŭ Homo sapiens. Ankaŭ la diversaj prapopoloj suferis multajn etnajn konfliktojn speciale je la transiro de socioj de nomadoj kaj tribanoj al grandaj imperioj de la ŝtaturboj, kaj la invado kaj dominado de unu popolo super alia.

Dum la Mezepoko la etnaj konfliktoj estis tro oftaj, kaj la Krucmilitoj entreprenitaj de kristanaj sektoroj de okcidenteŭropaj landoj estis de la plej grandaj kaj sangelverŝaj de la historio. En postaj epokoj okazis multaj etnaj konfliktoj okazigitaj rilate al la Konkero de Ameriko kaj al sekva koloniismo fare de la eŭropaj potencoj.

En la 20-a kaj 21-a jarcentoj kelkaj el la plej gravaj etnaj konfliktoj estis jenaj:

Véase también[redakti | redakti fonton]