Etna malplimulto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Etna malplimulto estas etno, kiu vivas kiel malplimulto de la loĝantaro sur teritorio de ŝtato, kaj diferenciĝas de la resto de la loĝantaro en pluraj karakterizaxoj kiel lingvo, kulturoreligio.

En multaj regionoj de la tero etnaj malplimultoj ankaŭ vivas dise sur la teritorioj de pluraj ŝtatoj. Kutime la etnanojn ligas sento de komuneco, sed la ebleco de translimaj kontaktoj ofte estas limigata fare de la koncernaj ŝtatoj. Ekzemploj pri tio estas en Hispanio respektive Francio (eŭskoj, katalunoj), en Rumanio (hungaroj, historie germanoj), en okcidenta Azio (kurdoj) aŭ en la arbaraj, montaj regionoj de Vjetnamio, Laoso kaj Tajlando (hmongoj kaj pliaj etnoj).

Se en Eŭropo etna malplimulto plenumas la kondiĉojn de la kadra konvencio por la protekto de naciaj malplimultoj de la Konsilio de Eŭropo kaj estas agnoskata laŭ ŝtata juro, laŭ internacia juro ĝi ofte nomatas nacia malplimulto.

Kriterio[redakti | redakti fonton]

Etna malplimulto povas diferenciĝi per la sekvaj ecoj de aliaj etnoj vivantaj en la sama regiono:

  • kulturaj faktoroj (lingvo, religio, historio, kutimoj)
  • teritoriaj faktoroj (vivareo)
  • la socia identeco (sento de aparteno, sento de komuneco) Zugehörigkeitsgefühl, Zusammengehörigkeitsgefühl)
  • rilato al la etna plimulto (interago, translokiĝoj, historio de la interago)
  • konduto de la etna plimulto al la malplimulto (integrigo aŭ ekskludo)

Ofte ne samtempe troveblas ĉiuj el la ecoj - sed se oni kiel bazo difinas la komunajn trajtojn de la difinoj de la Konsilio de Eŭropo kaj de la Unuiĝintaj Nacioj pri "etna malplimulto", kiel objektivaj ecoj videblas klaraj limoj rilate al etnaj, religiaj aŭ lingvaj karakterizaĵoj kaj statistika malmulteco kaj ne-domineco en la ŝtato, dum subjektivaj kriterioj kiel memdifino ne sufiĉas. Do ankaŭ grupo karakterizata per nur unu objektive notebla diferenco kiel lingvo aŭ religio povas esti etna malplimulto.