Etna purigado
Aspekto
Pending
| Etna purigado | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| senigo krimoj kontraŭ la homeco | |||||
| krimego • interetna milito • transigo de loĝantaroj • abomena krimo | |||||
| |||||
La Etna purigado estas nomo de diversaj praktikoj celantaj krei etne pli homogenan teritorion aŭ atingi sekurecon dum milito per forpelo de etne difinita grupo el difinita teritorio aŭ mortigante ilin. La termino ĝeneraliĝis en la fruaj 1990-aj jaroj por priskribi okazaĵojn en la internaj militoj de la eksa Jugoslavio. Iuj politikistoj en tiu kazo volis, ke la respublikoj de tiutempa Jugoslavio estu etne "puraj". Tamen nuntempe la termon "etna purigado" uzas oni ankaŭ pri multaj pli fruaj agoj en multaj landoj.
Laŭlonge de la historio okazis multaj kazoj de etna purigado kaj eĉ oni povus aserti, ke ĉe plej parto de gravaj historiaj okazaĵoj okazis gravaj kazoj de etnaj purigado.
Historio
[redakti | redakti fonton]| Jaro | Loko | Nacioj | Priskribo |
|---|---|---|---|
| 1915 | Osmana Imperio | armenoj | Por subpremo de armena ribelo en Osmana Imperio, Osmana Imperio transigis armenojn al Orienta parto de Turkio kaj ekstermis ilin. |
| 1923 | Grekio kaj Turkio | grekoj kaj turkoj | Kiel rezulto de unua mondmilito, Grekio kaj Turkio akceptis movi grekojn kaj turkojn en sian teritorion. |
| 1938-45 | Sovetunio | ĉeĉenoj, inguŝoj, koreoj, volgaj germanoj, krimeaj tataroj | Dum kaj post la Dua Mondmilito, Sovetunio sub Iosif Stalin deportis plurajn etnojn en Sovetunio. |
| 1939-1945 | Okupitaj teritorioj de Nazia Germanio | judoj, poloj | Antaŭ kaj dum la Dua Mondmilito okazis unu el la plej teruraj kazoj de etna purigado: tiu de judoj en ĉiu lando okupita de la Nazia Germanio. Speciale en aneksita teritorio de Germanio, multaj poloj estis forpelita el germana regno. |
| 1945 | Orienta Eŭropo | germanoj | Post la Dua Mondmilito okazis novaj etnaj purigadoj en Orienta Eŭropo, ekzemple de germanoj al Germanio. |
| 1947 | Brita Barato | baratanoj kaj pakistananoj | Dum la dispartigo de Hindio, multaj popoloj en Barato kaj Pakistano estis translokitaj al Barato kaj Pakistano. |
| 1948 | Brita Palestino kaj Israelo | palestinanoj | Dum la kreado de Israelo, palestinoj en iama Brita Palestino forpelis el Palestino. |
| 1990-1999 | Jugoslavio | civitanoj de iama Jugoslavio | Dum la disfalo de Jugoslavio, serba armeo en Kroatio kaj Bosnio, Kosovo faris multajn masakrojn kontraŭ civitanoj de tiuj landoj. |
| 1994 | Ruando | tutsioj | Dum la enlanda milito en Rwanda, hutuoj faris multajn masakrojn kontraŭ tutsiaj civitanoj. |
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]

