Etnaj grupoj en Vjetnamio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vjetnamio estas multetna lando, kun pli ol kvindek diversaj grupoj (54 estas agnoskataj de la vjetnama registaro).

La vjetnama loĝantaro plejmulte konsistas el vjetnamoj, oficiale nomataj Kinh-homoj (86 %), kaj el 53 minoritataj etnoj, ĉefe enlokiĝitaj en la nordaj montoj (30 ĝis 40 % el ili ĉi tie) aŭ en la provincoj de Cao Bang, Hà Giang, Long Son, Lai Chau kaj Son La. Kvar el tiuj etnoj nombras pli ol unu milionon da reprezentantoj: Tày, Tajoj, Mường kaj Kmeroj, 13 nombras de 100 000 ĝis 900 000 reprezentantojn kaj 36 malpli ol 100 000. Iuj nombras nur kelkajn centojn, kiel la Brâun-oj (ĉirkaŭ 300).

La loĝantaroj parolantaj aŭstralaziajn lingvojn estas ege plimultaj. Ili parolas lingvojn el la grupo de la vjet-muongaj lingvoj (vjetnama, muonga, chúta kaj thô-a) kaj la kmeran lingvon.

Troviĝas ankaŭ loĝantaroj parolantaj hmong-mienajn lingvojn (tri etnoj reprezentantaj 1,5 milionon da homoj).

Estas ankaŭ loĝantaroj kun tai-kadaiaj lingvoj (12 etnoj reprezentantaj 4 milionojn da homoj).

Fine, aŭstroneziaj lingvoj estas parolataj de 830 000 homoj disigitaj laŭ kvin grupoj. Ili estis studitaj de la franca etonologiisto Georges Condominas, aparte la Mnong Gar-homoj.

La etnoj parolantaj ĉinotibetajn lingvojn konsistas el naŭ etnoj, kiuj nombras unu milionon da individuoj, el ili 800 000 Hoa-homoj, ĉinoj de Vjetnamio.

Listo laŭ alfabeta ordo[redakti | redakti fonton]

MIGRADO KAJ KULTURA ENHAVO
PRI VJETNAMIO
Neta proporcio de migrado -0,42 %
Etnoj
Vjetnamoj 86,2 %
Tay-homoj1,9 %
Tajoj imperia1,7 %
Muongoj 1,5 %
Kmeroj1,4 %
Hoa-homoj1,1 %
Nun-homoj 1,1%
Hmongoj 1,0 %
Aliaj 4,1 %
Religioj
Budhismo 9,3 %
Katolikismo 6,7 %
Hoa Hao 1,5 %
Kaodaismo 1,1 %
Protestantismo 0,5 %
Islamo 0,1 %
Neniu 80,8 %
Lingvoj
Vjetnama
Angla
Franca
Ĉina
Kmera
Fonto: The World Factbook", CIA (2007)
Tay-virinoj
Virinoj el la minoritato de Hmongoj.
Mnongaj virinoj ĉe Buan Ma Thot
  1. Kinh-homoj (ankaŭ nomataj vjetnamoj, la plej granda etna grupo en Vjetnamio)
  2. Ba Na-homoj
  3. Bo Y-homoj
  4. Brau-homoj
  5. Bru Van Kieu-homoj
  6. Ĉamoj - Hereduloj de la Regno Ĉampa en Sud-Vjetnamio
  7. Cho Ro-homoj
  8. Chu Ru-homoj
  9. Chứt-homoj - proksimaj je vjetnamoj, nur 2000 ĝis 4000.
  10. Co-homoj
  11. Co Ho-homoj
  12. Co Lao-homoj
  13. Co Tu-homoj
  14. Cống-homoj
  15. Dao-homoj - ankaŭ nomataj Jaoj aŭ Mienoj, derivataj de Hmongoj
  16. Ê Dê-homoj - ankaŭ nomataj Rhadoj
  17. Giay-homoj
  18. Gie Trieng-homoj
  19. Ha Nhi-homoj
  20. Hmongoj - nomataj Miaoj en Ĉinio
  21. Hoa-homoj (ĉinoj)
  22. H're-homoj
  23. Gia Rai-homoj
  24. Khangoj
  25. Khmer Krom-homoj - parolantaj kmeran lingvon
  26. Kho Mu-homoj
  27. La Chi-homoj
  28. La Ha-homoj
  29. La Hu-homoj
  30. Lao-homoj (laosa popolo)
  31. Lô Lô-homoj - ankaŭ nomataj Lo Lo-homoj aŭ Yi-homoj
  32. Lu-homoj
  33. Ma-homoj
  34. Mangoj
  35. Mnongoj (M'nong-homoj)
  36. Muongoj - la plej proksimaj je Kinh-homoj
  37. Ngái-homoj
  38. Nungoj
  39. O Du-homoj
  40. Pa Then-homoj
  41. Phu La-homoj
  42. Pu Peo-homoj
  43. Ra Glai-homoj
  44. Ro Mam-homoj
  45. Sán Chay-homoj
  46. Sán Dìu-homoj
  47. Si La-homoj
  48. Sedangoj - ankaŭ nomataj Xơ-đăng-homoj aŭ Xo Dang-homoj
  49. Stiengoj
  50. Ta Oi-homoj
  51. Tay-homoj - la pej granda minoritato en Vjetnamio
  52. Thái-homoj (tajoj)
  53. Thổ-homoj - proksimaj je Kinh-homoj
  54. Xinh Mun-homoj

Listo laŭ lingvaj grupoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mon-kmera lingvaro - Ba Na, Braua, Bru Van Kieu-a, Cho Ro-a, Coa, Co Ho-a, Co Tu-a, Gie Trieng-a, H'rea, Khanga, Kmera, Kho Mu-a, Maa, Manga, Mnonga, O Du-a, Ro Mama], Ta Oi-a, Xinh Mun-a, Xo Dang-a, Stienga, Chúta, Vjetnama, Muonga, kaj Thoa;
  2. Tay-Thai-a lingvaro - Bo Y-a, Giaya, Laosa, Lua, Nunga, Sán Chay-a, Tay-a, kaj Siama;
  3. Tibetobirma lingvaro - Cống-a, Ha Nhi-a, La Hu-a, Lo Lo-a, Phu La, kaj Si La;
  4. Malajopolinezia lingvaro - Chama, Chu Ru-a, Rhada, Gia Rai-a, kaj Ra Glai-a;
  5. Kadaia lingvaro - Co Lao-a, La Chi-a, La Ha, kaj Pu Peo-a;
  6. Hmong-miena lingvaro - Jaa, Hmonga, kaj Pa Then-a;
  7. Hana lingvaro - Hoa, Ngái-a, kaj Sán Dìu-a.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]