Etnismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri politika nocio. Por informoj pri la revuo en kiu publikigas IKEL, vidu la paĝon Etnismo (revuo).

Etnismo estas politika nocio, komprenebla laŭ la du jenaj difinoj:

"1. Doktrino, laŭ kiu la etna identeco estas la unua en la vico de identiĝmanieroj de subjekto. 2. Jura-politika teorio, laŭ kiu ĉiu etno devas esti respektata en sia 'digno' kaj 'integreco' ene de plurisma socio (pluretna, multkultura, ktp...). Defendo de la rajtoj de etnaj malplimultoj. (Vd. komunumismo) 3. Politika doktrino bazita sur la principo, ke ĉiu etno konstituiĝu kiel aŭtonoma politika komunumo havanta suverenan ŝtaton, cele al konservado de sia kolektiva identeco. Temas pri la vojo de aŭtonomismo aŭ separatismo, kiu ĉe la novaj identismaj movadoj rilatas al la etna naciismo (vd. tiun notvorton)." el P. A. Taguieff: Le racisme, Parizo 1997, paĝoj 110-116.

Historio de la nocio[redakti | redakti fonton]

Pli specife: politikaj doktrino kaj movado fonditaj de la franca (okcitana) François Fontan (1929-1979) en la 50-aj kaj 60-aj jaroj de la pasinta jarcento. Siajn politikajn doktrinojn Fontan klarigis en la verko Ethnisme, vers un nationalisme humaniste ("Etnismo, direkte al humanisma naciismo", 1961). La etnismon de Fontan karakterizas: a) ekskluzive lingve bazita difinado de etnoj respektive nacioj b) "internaciisma" strebo establi etnan naciismon kiel tutmondan politikan normon c) postulo de ŝtata suvereneco por la etne difinitaj nacioj ĉ) strebo inversigi la efikojn de asimilado kaj migradoj d) strebado limigi migradon inter nacioj e) preteco akcepti drastajn entreprenaĵojn ("transigo de loĝantaroj", malpermeso de Uno-membreco al ŝtatoj sen etnonacia karaktero), kiom ili necesas por establi la etnonaciisman mondan ordon f) strebo fondi etnisman internacion

Nuntempa pledanto por la doktrinoj de Fontan estas la franca artisto Ben Vautier (1935- ), mastrumanto de la etnisma ttt-ejo www.ethnisme.com.

Daŭrigantoj de la politika etnismo estis ofte etnofederaciistoj, kiuj kiel Fontan alstrebas etne difinitajn kaj kiel eble plej etne homogenajn politikajn unuojn, sed diference de Fontan ne postulas por ili suverenecon, preferante anstataŭe enkadrigi ilin en mondampleksa aŭ tuteŭropa federacia sistemo. La plej elstara en tiu grupo estis la franca juristo prof. Guy Héraud (1921-2003), aŭtoro de multnombraj verkoj, i.a. L’Europe des ethnies (1963) kaj Peuples et langues d’Europe (1968). Héraud estis ankaŭ aktiva membro de la eŭropa novdekstra organizaĵo GRECE, fondita de Alain de Benoist. Liaj politikaj konceptoj trovis favoran akcepton ĉe organizaĵoj de etnaj malplimultoj, sed ankaŭ en la aŭstra Libereca Partio (FPÖ), la itala ("padia") Norda Ligo (Lega Nord) kaj en la Esperanto-movado.

Etnismo kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Modera varianto de etnismo reprezentata precipe de la Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL), kies fundamenta idea dokumento estas la Deklaracio por etnista humanismo. Diference de la praa etnismo de Fontan, ĉi tiu etnismo-varianto konsideras sin ne-naciisma. Ĝi inklinas al la etnofederaciismo de Héraud, kiu siaflanke pledis por Esperanto kiel interetna lingvo en la alstrebita etnofederacia sistemo. Ĝi ĝenerale akcentas la kulturan sinasertadon de etnoj pli ol la politikan kaj ĝia orientiĝo plej respondas al la 1-a kaj 2-a el la supraj difinoj de Taguieff. La esperantista etnismo-varianto emfazas la supozatan potencialon de Esperanto kiel faktoro por la protektado de etnoj kaj etnaj lingvoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

apartismo, enmigrado, etna naciismo, etna purigado, etnokratio, homaj rajtoj, komunumismo, kulturismo, multkulturismo, naciismo, transigo de loĝantaroj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]