Etno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
por la samnoma vulkano vidu: Etna.
Tribo de ajnuoj, etno indiĝena al la insulo Hokajdo, en Japanio (foto el 1904)
Infanoj de la janomama etno, indiana popolo indiĝena al la Amazona pluvarbaro, ĉe la limo inter Venezuelo kaj Brazilo

Etnoetna grupo estas homgrupo konscia pri siaj diferencoj kun aliaj homgrupoj laŭ kriterioj, kiuj povas esti tre diversaj (teritorio, lingvo, religio kaj aliaj kulturaj tradicioj).[1]

La monda loĝantaro, kiu nun superas 8 miliardojn, prezentas buntan bildon laŭ etna, kultura, lingva, rasa kaj religia vidpunktoj. Oni supozas, ke sur nia planedo vivas 3-4 miloj da popoloj.

La termino popolo klarigeblas kiel vasta grupo de homoj, konsciaj pri sia malsimileco kun la ceteraj najbaraj grupoj, kaj loĝantaj kune, plej ofte en la sama lando. Kutime ili havas ĝeneralajn stabilajn specifajn ecojn de kulturo (inkluzive lingvon) kaj psiko, kaj ankaŭ memkonscion pri siaj unueco kaj diferenco de aliaj komunumoj kun.

Lastatempe en scienca literaturo tiusence oni ofte uzas la terminon "etno" (devenas de malnovgreka - popolo, tribo), ĉar "popolo" havas ankaŭ aliajn signifojn: loĝantaro, grupo de homoj, laboruloj, civitanoj, ktp.

Oni distingas tri ĉefajn historiajn tipojn de etnoj: tribo, popolo, nacio. Laŭ tradicio oni atribuas tribon al primitiva epoko, popolon - al sklavposeda kaj feŭda sistemoj, kaj nacion - al kapitalismo kaj socialismo.

Por multnombraj popoloj estas kutima dispartigo je subetnojetnografiaj grupoj, kiuj aperas rezulte de apartigo de teritorioj, pro neplena asimilado de alidevenaj grupoj, pro historie kaŭzitaj specialaj statusoj, rasaj kaj religiaj diferencoj. Ekzemple, inter germanoj konserviĝis multaj etnografiaj grupoj - bavaroj, ŝvaboj k.a. kun kelkaj etnografiaj specifaĵoj.

Aliflanke, la termino "metaetno" indikas komunumon de popolgrupoj havantaj komunajn trajtojn de kulturo kaj memkonscio, kvankam ili povas diferenci laŭ origino. Unuj el ili estas rezulto de genetika kaj lingva proksimeco (slavoj, araboj, latinamerikanoj), aliaj - de teritoria kunvivado (baltianoj, nordkaŭkazianoj) aŭ religia unueco.

Ĉiuj taksonomiaj rangoj de etnaj komunumoj: subetnoj, etnoj kaj metaetnoj faras komplikan hierarkian sistemon, kio reliefiĝas en homa memkonscio. Unu homo povas sin konsideri kaj slavo (metaetno), kaj ruso (etno), kaj pomorano (subetno), kvankam plej forte senteblas inklino al sinidentigo per meza rango - etno.

Ĉiu historia tipo de etnoj estis kaj estas objekto de komplikaj procesoj de reciprokaj influoj. Ekzistas tri tipoj de etnoprocesoj:

  • Plifirmigo - kunfandiĝo de apartaj popoloj aŭ iliaj partoj al pli grandaj etnaj komunumoj, ekzemple, triboj transformiĝas al nacio;
  • Asimilado - intermiksiĝo de malgrandaj popolgrupoj al aliaj pli grandaj popoloj,
  • Integriĝo - apero de superetnaj komunumoj en multnaciaj ŝtatoj per interfluo de diferencaj triboj, popoloj, nacioj, apero de komunaj kulturaj ecoj.

Pri la studado kaj esplorado de la etna fenomeno okupiĝas pluraj sciencoj: antropologio, etnografio k.a.

Etna konflikto estas termino en sociologio por difini ajnan konfrontadon de perforta naturo aŭ militon inter du aŭ pliaj etnaj grupoj, tio estas, grupoj de personoj de diferencaj kulturaj, religiaj, rasaj aŭ geografiaj devenoj.

Multetna socio estas socio kiu konsistas el pluraj grupoj de etneco, kontraste al etna homogeneco. Praktike hodiaŭ la plej multaj socioj en la mondo estas multetnaj socioj kaj nur kelkaj landoj estas konsiderataj homogenaj etnaj socioj (inkluzive Japanion, Koreion kaj Somalion).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV 2002

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.