Etnografio de Argentino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oni taksas ke 25 milionoj el argentinoj havas almenaŭ unu italian praulon; estas, en konsekvenco, la dua etna origino plej grandnombre.

La nuna loĝantaro de Argentino estas la rezulto de granda ondo de enmigradaj laboristoj kiuj eniris inter 1850-1950, plejmulte italoj kaj due hispanoj, kiu surterigis post la unua tajdo de hispanaj konkeristoj kaj kolonoj. Ankaŭ tiu rezulto devenas de la antaŭa miksado inter hispanoj kaj indiĝenoj (devene de la kolonia periodo). La loĝantaro havas gravajn komunumojn de judoj, araboj, armenoj, ciganoj, britoj, francoj, germanoj, poloj, rusoj, kroatoj, ukrainoj, japanoj, ĉinoj, koreoj, paragvajanoj, urugvajanoj, brazilanoj, ĉilianoj, peruanoj, kaj tiel plu.

Samkiel ĉe Aŭstralio, Brazilo, Kanado, UsonoUrugvajo, Argentino estas konsiderata kiel enmigra lando, tio estas socio kiu estis influita de unu aŭ pluraj enmigraj periodoj.[1] Tio nomiĝas en la lando crisol de razas (rasa fandopoto) el diferencaj popoloj. Fakte, enmigrado en Argentino estis tiom forta ke Argentino eventuale iĝas la dua lando en la monod kiu ricevis plej elmigrantojn, kun 6.6 milionoj, dua post nur Usono kun 27 milionoj, kaj antaŭa aliaj ricevintoj de enmigrantoj kiaj Kanado, Brazilo kaj Aŭstralio.[2][3]

Alilande naskiĝintaj loĝantoj de Argentino venis el la landoj, markitaj en tiu ĉi mapo. La flava koloro signifas malpli ol dek mil loĝantoj el tiu lando, la densa oranĝkolora — pli ol 200 mil (Paragvajo, Bolivio, Ĉilio, Italio)

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la sendependo de Argentino, la nova lando havis grandan teritorion sed estis malmulte loĝata, kaj kiel ĉe aliaj landoj de Latinameriko, ties etna kompono estis ege multe la sama el la kolonia epoko, kio daŭris el la 16a al la komenco de la 19a jarcentoj. Poste, meze de la 19a jarcento, granda tajdo de enmigrado startis alveni al la lando pro la ĵus aplikita konstitucia politiko kiu enkuraĝigis enmigradon, kaj pro aferoj rilataj al la Malnova Mondo kiaj militoj, malriĉo, malsategoj, sociaj konfliktoj kaj serĉo de oportunoj aŭ pli bonan vivon en la Nova Mondo. Tiu enmigrado venis ĉefe el Eŭropo sed ankaŭ el la Araba mondo, Rusio kaj Japanio.

Tiele, plej argentinanoj estas descendantoj de la enmigrintoj de la 19a kaj 20a jarcento, kaj ĉirkaŭ 97% el la loĝantaro estas eŭropdevena, aŭ parte eŭropdevena.[4][5] Ankaŭ araba deveno estas grava (ĉefe el siria kaj libana originoj), kaj la juda loĝantaro estas la plej granda en tuta Latinameriko (7a en la mondo). ĉar tiuj etnaj grupoj estis eŭropdevena dekonigitaj de malsanoj kaj militoj dum la 19a jarcento, kvankam ekde la 1990-aj jaroj alvenas nova tajdo de negra enmigrado. Argentinaj Indiĝeno aliflanke havas gravajn loĝantarojn en la Nordokcidento (Keĉuoj, Diagitoj, Kolaoj, Ajmaroj); la Nordoriento (Guaranioj, Mokovioj, Tobaoj, Viĉioj); kaj en Patagonio aŭ Sudo (Mapuĉoj, Tehuelĉoj ktp.). Aziaj popoloj havas pliiĝantajn minoritatojn en kelkaj areoj de Bonaero kaj etendiĝas al aliaj grandaj urboj de Argentino. Fine, dum jarcentoj homoj el najbaraj landoj kiaj Bolivio, Paragvajo kaj Peruo enmigris al Argentino, kaj formis gravajn komunumojn.

Etnaj grupoj[redakti | redakti fonton]

Enmigrado el najbaraj landoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. About Argentina. Government of Argentina. Arkivita el la originalo je 2009-09-19. Alirita 1-a de septembro 2009.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-06-10. Alirita 2007-06-10.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-08-14. Alirita 2011-08-14.
  4. Argentina
  5. Argentina (People). The World Factbook. Central Intelligence Agency. Arkivita el la originalo je 2008-08-13. Alirita 2008-08-08. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-06-12. Alirita 2014-02-27.