Etnonimo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Etnonimo sin prezentas kiel apartan specon de historia leksiko. Etnonimoj estas nomoj de diversaj tipoj de etnokomunumoj: nacioj, popoloj, triboj, gentoj. Etnonimojn, ilian genezon, disvastigon, funkciadon kaj strukturon, pristudas la scienco Etnonimiko (greke ethnos - gento, popolo, onyma - nomo). Ĝi estas parto de Onomastiko.

Inter etnonimoj oni distingas makroetnonimojn - nomojn de grandaj etnoj aŭ etnaj grupoj, foje komprenitajn kiel vastajn komunumojn de genetike malsamaj popoloj (amerikanoj, araboj, ĉinoj, rusoj) kaj mikroetnonimojn - nomojn de malgrandaj etnaj grupoj (irokezoj, peĉenegoj, k.a.).

Etnonimoj povas estis aŭtoetnonimoj - etnaj kaj tribaj memnomoj, kaj aloetnonimoj - nomoj donitaj al ili de aliaj popoloj. Ekzemple, germanoj sin nomas Deutschen, sed aliaj tute diverse - allemand (francoj), nemec (rusoj), tedeschi (italoj) ktp.

Memnomo de etnoj kutime klarigeblas kiel "popolo", "homo", "parolanto en iu lingvo", "niaj homoj". La sama memnomo Deutschen etimologie devenas de malnovgermana diot - "popolo", duitisk - "popola".

Ĝenerale etnonimoj konformas kun la loknomoj, kie loĝas la etnoj. Tiu konformeco povas esti rekta, kiam landnomo devenas de etnonomoj - greko/Grekio, franco/Francio, au inversa, kiam etnonimo formiĝis el landnomo - Islando/islandano, Kanado/kanadano. Chi tiu vico de nomoj estas konata kiel Etnotoponimoj.

Proksimaj al etnonimoj estas nomoj de loĝantoj, kreitaj de diversaj loknomoj - eŭropanoj, afrikanoj, kaŭkazianoj, siberianoj. Ili estas nomataj Etnoĥoronimoj.

Apartan tipon de nomoj prezentas Lingvonimoj - nomoj de lingvoj, kiuj servas al certaj etnoj kaj popoloj kaj devenas de etnonimoj, francoj/franca lingvo, eŭskoj/eŭska lingvo.

Jen listo de kelkaj etnoj, kies memnomoj diferencas de la ĝenerale konataj nomoj, aŭ kiuj havas klarigeblan signifon.

Etno Memnomo Signifo
Albanoj ŝkiptar "ŝĉip" - "paroli kompreneble"
Apaĉoj ndee, dine"popolo"
Araŭkanojmapuĉe "popolo de tero"
Armenoj haj tribnomo antikva
Atapaskojdene, na-dene"popolo"
Afganoj puŝtun-
Afrikansoj afrikaaner"afrikano"
Aztekoj asteki, nahua-
Balkarojtaulu"montarano"
Berberojamazig"homo"
Botioj bhotijanepale "tibetano"
Ĉeĉenojnoĥĉij-
Ĉerokoj-"homoj de kavernoj"
Ĉinoj ĥanĵen-
Delavarojlenape"vera homo"
Dunsianojdunsjan"orienta vilaĝo"
Eŭskoj euskaldunak"parolantoj de la Eŭska lingvo"
Finnojsuomalaiset-
Fulbojfulbe"dissemitaj"
Gaoŝanojgaoŝanĉine "montarano"
Grekoj elines-
Ĝuangojpatrasa-ara"vestita de folioj"
Hotentotojkoj-kojn"popolo de popoloj"
Ĥantojĥante"homo"
Ĥazareanojĥazaraperse - "mil"
Japanojniĥondzin-
Kabardianojadigenomo de metaetno
Koptoj-de greka "Aigyptios"
Koreojĉoson saram-
Ladinoj ladinide latina "latinus"
Malajojorang-melaju"homoj el Melaju-lando"
Maoriojmaori"ordinara"
Mariojmarij"homo"
Nenecojnenec"homo"
Nganasanojnganasan"homo"
Norvegojnordmenn"nordaj (ge)viroj"
Papuojpapuvaindonezie - "krispa"
Rumanojromanlatine "romanus" - "romiano"
Santalojĥor"homo"
Singalojsinhala"leona gento"
Sindojsindhusanskrite "Induso" (rivernomo)
Svahilojwaswahili"homoj el bordo", arabe "sahel" - "bordo"
Tagalojtagailog"loĝantaj ĉe akvo"
Telugojandhra-
Tibetanojpjoba-
Vedoj vedantamile "ĉasisto"