Eton College

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La kapelo de Eton College

Eton College (ofte konata kiel "Eton") estas fama public school (speco de privata lernejo) ĉe Eton, Berkshire, Anglio, proksime al Windsor.

En 1440 Henriko la 6-a (Anglio) fondis la lernejon por malriĉaj knaboj kiuj plustudos ĉe King's College (Kembriĝo), kiun li fondis la sekvantan jaron.

Dum la sekvaj jarcentoj Eton iĝis inter la preferataj edukejoj por filoj de nobeloj. Multaj eminentuloj studis tie, inter kiuj 18 britaj ĉefministroj. la Duko de Wellington diris, "la batalo de Waterloo estis gajnata sur la sportkampoj de Eton" (li mem edukiĝis ĉe Eton de 1781 al 1784).

Eton nun enhavas ĉirkaŭ 1300 studentojn. En 1800 la nombro estis ĉirkaŭ 300.