Etruskoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Popoloj sur la itala duoninsulo komence de la ferepoko (ĉirkaŭ la jaro 800 a.K.)

(etruske RasenaRasna, latine EtrusciTusci, helene Tyrrhenoi)

La Etruskoj estis antikva popolo de Italio. La kerno de ilia teritorio troviĝis nordokcidente de rivero Tibero, en nunaj Toskanio, Umbrio kaj norda Latio. Ilia lingvo tute malsimilas la aliajn konatajn lingvojn de la antikva mediteraneaj landoj. Ekzistas pluraj hipotezoj pri ilia origino. Laŭ Herodoto la etruskoj migris al Italio el Lidio en la 12-a jarcento a.K. pro ega malabundo. La hipotezon subtenas ankaŭ kelkaj modernaj specialistoj pri la etruska lingvo, ekzemple Robert Beekes. Laŭ aliaj, ili estis italaj indiĝenoj idoj de civilizo Vilanova. Ekzistas ankaŭ hipotezo, laŭ kiu la etruskoj alvenis trans la Alpoj.

La etruska civilizacio floris ekde la 8-a jarcento a.K. kaj ekdekadencis je la tempo de la romia konkero (komencinte en la suda urbo Veii (Vejo) (396 a.K.).

Etruskujo ne havis centran registaron, sed estis konfederacio de duon-sendependaj urboj: Tarĥna (latine Tarquinia), Klevsin (lat. Clausium), Kurtun (lat. Cortona), Vatlna (lat. Vetulonia), Velθri (lat. Volaterrae), Velĥ (lat. Vulci), Φuφluna [fufluna] (lat. Populonia), ktp. Eĉ Ruma (Romo) estis duonetruska urbo.

La riĉeco de la etruskoj baziĝis sur la ferminoj, kiuj abundis en la regiono. En la arto, kvankam ege heleniĝinta, estas rekonebla spirito kaj energio malfacile troveblaj en la helena serĉado de precizeco.

En Romio estis gentoj taksataj etruskidaj, kaj la etruskaj divenistoj kaj pastroj gravis en la religia vivado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]