Etty Hillesum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Etty Hillesum
Persona informo
Naskonomo Esther Hillesum
Naskiĝo 25-a de januaro 1914
en Middelburg, Nederlando
Morto 30-a de novembro 1943
en en la koncentrejo Auschwitz/Aŭŝvico, Pollando
Etno judoj vd
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Familio
Gefratoj Mischa Hillesum vd
Amkunulo Julius Spier • Han Wegerif vd
Profesio
Okupo verkisto • taglibristo • instruisto • biografo • rezistobatalanto vd
Verkado
Verkoj Etty verkis Taglibron kaj El koncentrejo Westerbork Leterojn
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Etty Hillesum en 1939
Etty Hillesum en 1940
Etty Hillesum-Centro en Deventer
La rompita vivo. La memor-monumento omaĝe al Etty Hillesum
La rompita vivo. La memor-monumento omaĝe al Etty Hillesum

Esther "Etty" HILLESUM (naskiĝis la 25-an de januaro 1914 kaj mortis la 30-an de novembro 1943 en la koncentrejo Auschwitz / Aŭŝvico) estis juda virino kies leteroj kaj taglibroj, garditaj inter 1941 kaj 1943, priskribas la vivon en Amsterdamo dum la germana okupado dum la Dua Mondmilito. Ili estis publikigitaj en 1981. Ŝi mortis en la koncentrejo Auschwitz.

Biografio de Etty (Esther) Hillesum[redakti | redakti fonton]

Ŝia patro Levi (Luizo), naskiĝinta 1880 en Amsterdamo, instruis klasikajn lingvojn; ŝia patrino, Rebeka Bernstein, naskiĝinta 1881 en Poĉep (Rusa Imperio), ekloĝis en la sama urbo en februaro de 1907 sekve de pogromo en Rusio. La paro geedziĝis en 1912, kaj naskis, krom Etty (1914), aliajn du filojn, Mischa (Mikaelo) kaj Jaap (Jakobo).

Kun sia familio Etty sekvis la delokadojn de la patro, profesoro pri klasikaj lingvoj. Ŝi loĝis en Tiel, Winschoten kaj ekde 1924 en Deventer kie pasigis sian adolesko-aĝon. Ŝi diplomiĝis pri jurisprudenco ĉe la Universitato de Amsterdamo, la lasta urbo en kiu ŝi loĝis, ĉe la numero 6 de la Gabriel Metsustraat, kun la fenestroj alrigardantaj al unu el la precipaj placoj, la Museumplein, siavice rigardanta al la Rijksmuseum. Ŝi enskribiĝis ankaŭ ĉe la fakultato pri Slavaj Lingvoj kaj ĉe la komenco de la Dua monda milito interesiĝis pri Jung-a psikologio. Sed ŝiaj studoj pri tiuj temoj interrompiĝis pro la milito.

Etty estis virino je viva inteligento, brila kaj ema la diversaj interesoj. En 1942, dungiĝinta kiel tajpistino ĉe la sekcio de Juda Centra Oficejo, ŝi havis ankaŭ la eblecon sin savi el naziaj persekutoj, sed ŝi decidis, fortigite per humanaj konvinkoj kaj religiaj, partopreni en la sortoj de ŝia popolo. Ŝi petis, kaj obtenis, labori, ekde la 30-a de julio 1942, en la Koncentrejo de Westerbork kiel sociala asistanto por la personoj destinitaj al Aŭsvico. Tiel ŝia asistemo fariĝis pli intensa kaj dediĉoplena.

Ŝiaj fratoj Mischa kaj Jaap estis internigitaj en la intertempa koncentrejo de Westerbork en Nederlando. De tie, fakte, la sepan de septembro 1943 la tuta familio Hullesum, krom Jaap, estis deportita al la koncentrejo Auschwitz, tiu kiu poste estos konata kiel germana ekstermejo de Aŭŝvico. Dum ŝi, ŝiaj gepatroj kaj Mischa mortis nemulte post iliaj alveno en la ekstermejo, Jaap, male, perdis la vivon ĉe Lübben, en Germanio, tuj post la liberigo, nome 17-a de aprilo 1945, dum la revenvojaĝo al Nederlando.

Vivstilo kaj mondpercepto de la junulino Etty[redakti | redakti fonton]

Etty estas judino religie nepraktikanta, konstante vizitas intelektulajn mediojn forajn el religio kaj ateismemajn, kaj pasigas la vivon en diboĉado, pri kiu per propraj vortoj diris: vivo libera kaj senregula. Oftas ŝiaj amspertoj, per kiuj ŝi gaje pasigas de unu viro al la alia, kaj distanciĝoj el la tradiciaj kutimoj de sia popolo, en kiuj Dio estas neglektata kaj pensata, eŭfemisme senutila, kiel estas dirate en ŝiaj leteroj, skribitaj al diversaj amikoj dum ŝia deĵorado kaj enprizonado en Westerbork. Sed la intensa dialogo kun la psikoterapiisto, fuĝinta el la nazia Germanio, ŝanĝas ŝian vivon ĝis atingi la pintojn de mistikismo kaj ĝis fariĝi “volontula” deĵorantino inter la kaptitaj judoj de Westerbork, en kiu fine oni enprizonigos ankaŭ ŝin.

Ŝanĝas do ŝia mondpercepto kaj juĝo pri la homoj, ne plu ekzistas malamiko, Etty legas la Biblion, meditas sur la Evangelioj, rutinas kun enmane verkoj de Sankta Aŭgusteno de Hipono, la fama ero pri la kristana amo (karitato) de la 1-a epistolo al la korintanoj de Sankta Paŭlo (13, 1)[1] vekas en Etty konsenton, allogon kaj praktikadon kaj kun ĝi ekrigardas la homaron eĉ la persekutantojn.

Ŝiaj Taglibro kaj Leteroj konstituas necelitan kaj neantaŭviditan manlibron por la eduko al la malkovro kaj kultivado de la interna spirita vivo, kiu povas esti intensa eĉ en suferegaj cirkonstancoj por Dikredantoj kaj nedikredantoj: “Kiel strangas mia historio, la historio de la junulino kiu ne kapablis genuiĝi”; “Mi povas fari nenion, mi povas nur preni la doloron sur mi kaj suferi” (el Leteroj)

La Taglibro de Etty Hillesum[redakti | redakti fonton]

La taglibro estis kompilita en Amsterdam, inter 1941 kaj 1943, eble sugeste de juda-germana psikologo kaj psikoterapiisto Julius Spier (kies ŝi estis dekomence pacientino), pri kiu ŝi abunde parolas lin simple menciante S, kaj kun kiu ŝi nutris fortan ligon. Temas pri raporto pri ŝiaj lastaj du vivojaroj .
Malsame ol por Anne Frank, ŝia taglibro estis publikigita nur en 1981.

"Radikala altruismo"[redakti | redakti fonton]

La zorgisto pri la eldonita Taglibro, J.A. Gaarlandt, asertas ke Etty Hillesum verkis “kontraŭ-dramo”: ŝia persona liberiĝo en la kunteksto de la dramo de la nazia ekstermado de la juda popolo. Ŝi pasigis el situacio “de kompleta timo, kompleta cedo, manko de konfido en si mem, al nova konscio pri la neceso distanciĝi el la materiaj havaĵoj, pri neceso de “purigo” de la vivitaj spertoj”,[2] pri valorigo de la ĉiutagaj gestoj:

“Bone, mi akceptas tiun novan certecon: ili volas nian tutan neniigon. Nun tion mi scias. Mi ne donos ĝenon per miaj timoj, mi ne estos tristigita se aliaj ne komprenas tion kio koncernas la sorton de ni judoj. [...] Mi daŭrigas labori kaj travivi kun la sama konvinko kaj trovi la vivon ankoraŭ riĉan je signifoj. 3-a de julio 1942

En ŝia persona vojira traserĉo Hillesum trafis novan sintenon rilate la vivon, difineblan, laŭ la zorgisto de la eldono de Taglibro, “radikala altruismo”, en la strebo “helpi Dion plejeble”, sin fordonante al Li sen neceso sin rekoni en iu specifa kredokonfesio.[3]

"La vivo estas malfacila, sed ne gravas"[redakti | redakti fonton]

Signifa fragmento de ŝia Taglibro, skribita la 20-an de junio 1942, dum obseda nazia opudo de Nederlando:

Mi trovas bela la vivon, mi min sentas libera. La ĉieloj etentiĝas ene de mi kiel supre de mi. Mi kredas je Dio kaj konfidas en la homoj kaj tion mi aŭdacas diri sen falsa pudoro. La vivo estas malfacila, sed ne gravas. Ni devas preni serioze nian seriozan flankon, cetero venos el si mem: kaj “labori sin mem” ne estas ĝuste formo de individuismo malsaneta.

“Estonta paco povas ekekzistiĝi vere tia nur se antaŭe ĝi estos trovita de unuopulo ene de si mem – se ĉiu homo sin liberigos de la malamo al la proksimularo, de iu ajn raso aŭ popolo, se li neniigos tiun malamon kaj ĝin transformos al io ajn malsama, eble iom post iom al amo se tio ne estas postuli tro. Temas pri la unika solvo ebla. Kaj tiele mi povus daŭrigi... Tiu ero de eterneco kiun ni entenas ene povas esprimiĝi per unusola vorto same kiel per dek volumoj. Mi estas feliĉa persono kaj laŭdas tiun vivon, mi ĝin laŭdas tro, en la jaro de Sinjoro 1942, la pludaŭra jaro de milito.” (Taglibro p. 126-127).

Konsiderante Dion “la parto plej profunda kaj riĉa de mi, en kiu mi ripozas”, Etty spertas serenecon kiu jam ĉiam akompanos ŝian vojaĝon en intima pensa-kora dialoga kun Dio..[4]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Tradukitaj al la itala lingvo

  • Taglibro (1941-1943), Adelphi (Italio), 2012.
  • Leteroj (1942-1943), Adelphi (Italio), 2001.

Reelvokoj[redakti | redakti fonton]

La filmo The Convoy (La konvojo), de André Bossuroy (60 min, 2009), parolas pri du junuloj, Alexandra kaj Florian, kiuj vojaĝas tra Eŭropo pro studi la diskriminaciojn de la kontinenta socio, instigite de la legado de la Taglibro de Etty Hillesum.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. ” 2 Kaj se mi posedus la profetpovon,
    kaj komprenus ĉiujn misterojn kaj ĉian scion;
    kaj se mi havus ĉian fidon,
    tiel ke mi povus formovi montojn,
    sed ne havus amon,
    mi estus nenio.
    3 Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn,
    kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo,
    sed ne havus amon,
    ? per tio mi neniom profitus. –
    4 Amo longe suferas,
    kaj bonfaras;
    amo ne envias;
    amo ne fanfaronas,
    ne ŝveligas sin,
    5 ne kondutas maldece,
    ne celas por si mem,
    ne koleriĝas,
    ne pripensas malbonon,
    6 ne ĝojas pri maljusteco,
    sed kunĝojas kun vereco;
    7 ĉion toleras,
    ĉion kredas,
    ĉion esperas,
    ĉion eltenas. –
    8 Amo neniam pereas;
    sed, ĉu estas profetadoj, ili neniiĝos;
    ĉu lingvoj, ili ĉesiĝos;
    ĉu estas scio, ĝi neniiĝos.
    9 Ĉar ni scias laŭparte,
    kaj ni profetadas laŭparte;
    10 sed kiam venos perfektaĵo,
    tiam neniiĝos tio, kio estas laŭparta.
    11 Kiam mi estis infano,
    kiel infano mi parolis,
    kiel infano mi sentis,
    kiel infano mi pensis;
    nun fariĝinte plenaĝulo,
    mi jam forigis la infanaĵojn.
    12 Ĉar nun ni vidas per spegulo, malhele;
    sed tiam okulon ĉe okulo;
    nun mi konas laŭparte;
    sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaŭ mi estas konita. – 13 Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri;
    kaj la plej granda el ili estas amo.
  2. Silvia Angeli, Etty Hillesum. Le pratiche di scrittura come trasformazione, GAIA srl - Edizioni Univ. Romane, 2010, pp.22-23
  3. Paul Lebeau, Etty Hillesum. Un itinerario spirituale. Amsterdam 1941-Auschwitz 1943 Paoline, 2000, pp. 9, 126, 127
  4. Nadia Neri, Un'estrema Compassione: Etty Hillesum Testimone e Vittima del Lager, Pearson Italia Spa 1999, p.140

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Itallingva:
  • Gerrit Van Oord (a cura di), L'esperienza dell'Altro. Studi su Etty Hillesum, Apeiron Editori, Sant'Oreste 1990.
  • Marco Deriu (a cura di), La resistenza esistenziale di Etty Hillesum, numero speciale di Alfazeta 60, anno VI, n. 10-11, Parma 1996.
  • Stefania Ravasio, Etty Hillesum e Dietrich Bonhoeffer, in Fare filosofia. Seminario a cura di Laura Boella, CUEM, Milano 1997.
  • Nadia Neri, Un'estrema compassione. Etty Hillesum testimone e vittima del lager, Bruno Mondadori, Milano 1999.
  • Pascal Dreyer, Etty Hillesum. Una testimone del Novecento, Edizioni Lavoro, Roma, 2000
  • Sylvie Germain, Etty Hillesum, una coscienza ispirata, Edizioni Lavoro - Roma/Editrice Esperienze - Fossano (CN), 2000
  • Wanda Tommasi, Etty Hillesum. L'intelligenza del cuore, Edizioni Messaggero, Padova, 2002
  • Ingmar Granstedt, Ritratto di Etty Hillesum, Paoline, Milano 2003.
  • Maria Giovanna Noccelli, Oltre la ragione. Risonanze filosofiche dal pensiero e dall'itinerario esistenziale di Etty Hillesum, Apeiron Editori, Sant'Oreste 2004.
  • Graziella Merlatti, Etty Hillesum. Un cuore pensante, Ancora, Milano 2007.
  • Beatrice Iacopini-Sabina Moser, Uno sguardo nuovo. Il problema del male in Etty Hillesum e Simone Weil, San Paolo, Cinisello Balsamo 2009.
  • Maria Gabriella Nocita, Sentire la vita: Etty Hillesum si fa parola, in "La comunicazione umanante: ermeneusi di un mistero", a cura di G. Scaramuzzo, Aracne, Roma 2009.
  • Stefania Ravasio, Etty Hillesum e le virtù quotidiane in AA. VV., Con Etty Hillesum" Quaderno di informazione e ricerca, numero 1, Apeiron Editori, Sant'Oreste 2009.

Inspiritaj el la verkoj de Hillesum:

  • Giuseppe Bovo Il dodicesimo quaderno - Gli 83 giorni di Etty Hillesum ad Auschwitz, postfazione di Nadia Neri, Edizioni La meridiana, Bari 2009 ISBN 978-88-6153-102-4
  • Luciana Breggia Parole con Etty - Un itinerario verso il presente, Introduzione di Gabriella Caramore, Edizioni Claudiana, Torino 2011 ISBN 978-88-7016-856-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]