Euclides Carneiro da Silva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Euclides CARNEIRO da SILVA)
Euclides Carneiro da Silva
Persona informo
Naskiĝo 16-an de februaro 1919 (1919-02-16)
Morto 24-an de majo 1998 (1998-05-24) (79-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Profesio
Okupo esperantisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Euclides CARNEIRO da SILVA, naskiĝis en la 16-a de februaro 1919 en Glória do Goitá (Pernambuko, Brazilo), verkisto, poeto, filologo, folkloristo, universitata profesoro, forpasis la 24-an de majo 1998 en Mogi das Cruzes (San-Paŭlio, Brazilo). Lerninte Esperanton en 1947 de la brazila pioniro Ismael Gomes Braga, li servis multjare kiel UEA-delegito loka kaj pri lingvistiko. En la 80-aj jaroj li kunfondis Brazilan Esperantistan Katolikan Organizon kaj kelkajn jarojn redaktis ties revueton Brazila Katoliko. En brazilaj Esperanto-kongresoj li ofte prelegis kaj helpis pri ekzamenoj.

Li havas vastan verkaron. Portugallingve, li publikigis "Dicionário da Gíria Brasileira" (Vortaro de Brazila Ĵargono) en 1973, "Maria, Mãe de Jesus" (Mario, Patrino de Jesuo), krom artikolojn kaj poemojn.

Li ankaŭ tradukis al la portugala el la angla kelkajn verkojn, ĉefe pri religio, historio kaj antropologio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]