Saltu al enhavo

Eugène Simon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eugène Simon
Persona informo
Eugène Simon
Naskiĝo 30-an de aprilo 1848 (1848-04-30)
en Parizo
Morto 17-an de novembro 1924 (1924-11-17) (76-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca vd
Loĝloko Francio vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo zoologo
natursciencisto
botanikisto
ornitologo
entomologo
araneologo
scienca kolektisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo araneologio kaj ornitologio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eugène Louis SIMON (franca prononco [øʒɛn lwi simɔ̃]; 30a de Aprilo 1848 – 17a de Novembro 1924) estis franca natursciencisto kiu laboris aparte pri insektoj kaj araneoj, sed ankaŭ pri birdoj kaj plantoj. Li estas certe la plej fekunda pri araneoj taksonomiisto de la historio, ĉar priskribis ĉirkaŭ 4 000 speciojn.[1]

Laboro pri araneoj

[redakti | redakti fonton]

Lia plej grava verko estis Histoire Naturelle des Araignées (1892–1903), enciklopedieca traktaĵo de la araneaj genroj de la mondo. Ĝi estis publikigita en du volumoj de po pli ol 1000 paĝoj, kaj la sama nombro da desegnaĵoj fare de Simon. Laborante ĉe la Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo, Simon bezonis 11 jarojn por kompletigi ĝin, samtempe laborante pri elpensado de taksonomia skemo, kiu ampleksu la konatajn taksonojn.[2] Simon priskribis entute 4 650 speciojn, kaj en 2013 ĉirkaŭ 3 790 specioj estas ankoraŭ konsiderataj validaj.[1] La Internacia Societo de Araneologio ofertas Premion Simon rekonante vivatingon.[3]

La fosilia aranespecio de Eoceno nome Cenotextricella simoni nomiĝis liahonore.[4]

Laboro pri birdoj

[redakti | redakti fonton]

Simon ankaŭ interesiĝis pri kolibroj. Simon faris la unuajn kolektojn de birdoj en la regiono Sierra Nevada de Santa Marta de Kolombio.[5] Dum sia kariero, li priskribis plurajn speciojn kaj rasojn, kaj ankaŭ kreis la genrojn Anopetia, Stephanoxis, Haplophaedia kaj Taphrolesbia. Li estas memorigita per la raso simoni de la hirundovosta kolibro (Eupetomena macroura). Lia pionira verko pri kolibroj estis Histoire Naturelle des Trochilidae en 1921.

Laboro pri plantoj

[redakti | redakti fonton]

La norma aŭtormallongigo Simon estas uzata por indiki ĉi tiun personon kiel la aŭtoron kiam oni citas botanikan nomon. La kontribuoj de Simon al botaniko formis relative malgrandan parton de lia verkaro, kaj li ne devus esti konfuzita kun la franca botanikisto Eugène Ernest Simon (1871–1967), mallongigo E.Simon.[6]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 (2013) “Spider Systematics: Past and Future”, Zootaxa 3683 (5), p. 595–600. doi:10.11646/zootaxa.3683.5.8. 
  2. "A History of Scientific Endeavour in South Africa" - A. C. Brown (1977)
  3. International Society for Arachnology
  4. (2007) “First fossil Micropholcommatidae (Araneae), imaged in Eocene Paris amber using X-Ray Computed Tomography”, Zootaxa 1612, p. 47–53. doi:10.11646/zootaxa.1623.1.3. Alirita 2017-07-30.. 
  5. Schauensee, Meyer de. (1964) The Birds of Colombia and adjacent areas of South and Central America. The Academy of Natural Sciences of Philadelphia.
  6. (1976–1988) “Eugène Simon [Ernest] (1871–1967)”, Taxonomic literature: A selective guide to botanical publications and collections with dates, commentaries and types. Second Edition. Utrecht: Bohn, Scheltema and Holkema; Available online through Smithsonian Institution Libraries.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]