Eugène de Zilah

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Eugène de Zilah, esperanta beletristo, naskiĝis en 1939. Franciĝinta hungaro. Naskiĝis en Mezőtúr, Hungario. Ekkonis Esperanton 13-jara. Forlasis Hungarion post partopreno en la ribelo de 1956. En Francio li laboris en banko, doktoriĝis pri filozofio, instruis filozofion en liceo, multe vojaĝis. En 1985 kun sia edzino Madeleine de Zilah li lanĉis la kulturan revuon La Gazeto. En 1988 li fondis OSIEK (Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj). En 1991 li ekvivis sur sia jaĥto “Kerguelen„ en Grekio kaj eklaboris plentempe pri Esperanta verkado (li verkas literaturan prozon, eseojn, artikolojn).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Vivi sur barko (memoroj, 1994)
  • Kaj kiu pravas (memoroj, 2002)
  • La princo ĉe la hunoj, (Romano, 2011)

Fontoj[redakti | redakti fonton]