Eugen Rytenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eugen RYTENBERG)
Eugen Rytenberg
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1905 (1905-11-30)
Morto 30-an de novembro 1996 (1996-11-30) (91-jaraĝa)
vdr

Eugen RYTENBERG, pole Eugenjus Rytenberg, (n. en 1906- m. la 21-an de januaro 1997 en Upsalo, Svedio) estis sveda esperantisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Varsovio, kie li estis ekde 1932 vicdelegito, poste delegito de UEA. Ekde 1930 li gvidis kursojn por blinduloj. En 1932 aperis lia Elecionaro en brajlo. En 1939 li fuĝis antaŭ la germana invado al Rumanio, kaj fine, en 1947, ekloĝis en Svedio. Tie li aktivis en E-Societo de Uppsala, kiel vicprezidanto (1961-1968, 1975-1977) kaj prezidanto (1978-1979). Ekde 1948 li denove servis kiel delegito tridekon da jaroj. Rytenberg de fore parencis kun Zamenhof: lia patro Felikso Rittenberg estis frato de Helena Rittenberg, la edzino de Felikso Zamenhof. Kiel tre juna knabo, li ĉeestis konversacion inter Zamenhof kaj Grabowski, dum kiu Grabowski diris al la knabo la frazon "Nigraj literoj sur blanka papero", montrante gazeton. Pro sia parenca ligo kun Zamenhof, li kun sia familio estis invitita de la pola ŝtato al la jubilea Universala Kongreso en Varsovio (1987).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1932: Uniwersalny Słownik. Universala Vortaro. En: Podstawy Języka Międzynarodowego Esperanto (Fundamento de Internacia Lingvo Esperanto). Warszawa: Wydawnictwo Państwowego Instytutu Gluchoniemych i Ociemnialych (Ŝtata Blindul-Instituto), 1932. 48 p. — En brajlo. vortareto de ĉ. 2.630 radikoj.