Eugen Sandow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Eugen Sandow
Falk, Benjamin J. (1853-1925) - Eugen Sandow (1867-1925).jpg
Persona informo
Naskonomo Friedrich Wilhelm Müller
Naskiĝo 2-an de aprilo 1867 (1867-04-02)
en Kenigsbergo
Morto 14-an de oktobro 1925 (1925-10-14) (58-jara)
en Londono
Mortokialo sifiliso
Tombo Putney Vale Cemetery
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo bodybuilder
Information icon.svg
vdr
Falk, Benjamin J. (1853-1925) - Eugen Sandow (1867-1925) 1893.jpg

Eugen SANDOW (naskiĝnomo Friedrich Wilhelm Müller; 2-an de aprilo 1867 - 14-an de oktobro 1925) estis germana korpotrejnisto kaj spektaklisto. Naskita en Königsberg, Sandow interesiĝis pri korpokulturado en la aĝo de dek jaroj dum vizito en Italio. Post ensorĉiĝo en la cirko, Sandow studis kun la fortikulo Louis Durlacher en la malfruaj 1880-aj jaroj. Laŭ la rekomendo de Durlacher, li komencis eniri fortikajn konkuradojn, rezultante en matĉoj kontraŭ ĉefaj figuroj en la sporto kiel ekzemple Charles Sampson, Frank Bienkowski, kaj Henry McCann. En 1901 li organizis tion, kion oni supozas, ke estas la unua grava tiutipa mondkonkurso. En la Royal Albert Hall de Londono, Sandow juĝis la eventon kune kun aŭtoro Arthur Conan Doyle kaj atleto/skulptisto Charles Lawes-Wittewronge.