Eugenia stipitata

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
arazo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Magnoliopsida
Ordo: Myrtales
Familio: Mirtacoj “Myrtaceae “
Genro: Eugenia
Specio: Eugenia stipitata
Eugenia stipitata

aŭtoro: McVaugh

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Eugenia stipitataarazo estas plantspecio el la familio de Mirtacoj.

folioj kaj frukto

Ĝi estas ĉiamverda arbedo aŭ ĝis 8 m alta arbo kun rondigita krono. La folioj estas simplaj, unuopaj, glatrandaj, kontraŭsidaj, malhelverdaj, elipsaj ĝis ovalaj, pintaj kaj 6-18 × 3,5-9,5 cm grandaj. La floroj estas foliakselaj grapoloj, kiuj konsistas el du ĝis kvin floroj. La kremblankaj floroj estas ĝis 1,5 cm larĝaj kaj konsistas el kvar sepaloj kaj kvin petaloj. Meze de la floro estas stiluso kaj multnombraj stamenoj.

La frukto estas rondigita bero, kiu estas depende de la vario ĝis 12 cm larĝa kaj ĝis 750 g peza. La ŝelo estas flava kaj ĉ 1 mm dika. La fruktokarno estas flava. En la frukto estas multaj longecaj ĝis 2,5 cm longaj semoj.

La beroj povas esti uzataj por fari fruktsukojn, trinkaĵojn, glaciaĵojn, marmeladon kaj deserton. Pro la acida gusto la frukto ne estas manĝata freŝe.

Arazo estas idiĝena en la pluvarbaro de la Amazonio. La planto estas kultivata en Mezameriko kaj Karibio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Neglected Crops: 1492 from a Different Perspective. 1994. J.E. Hernándo Bermejo and J. León (eds.). Plant Production and Protection Series No. 26. FAO, Rome, Italy. p. 229-237.
  • Tropische Früchte; Bernd Nowak & Bettina Schulz; BLV (1998), ISBN 3405151686
  • Farbatlas Exotische Früchte: Obst und Gemüse der Tropen und Subtropen; Rolf Blancke; Verlag Eugen Ulmer (2000), ISBN 3800135205
  • Farbatlas Pflanzen der Karibik und Mittelamerikas; Rolf Blancke; Verlag Eugen Ulmer (1999); ISBN 3800135124