Eugenio Corti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Eugenio CORTI (Eŭgeno Korti) (naskiĝis la  21-an de januaro 1921(nun 1921-01-21) en Besana, en Brianza (Alta Italia), mortis la 4-an de februaro 2014) estis itala verkisto, kiu post la milita kampanjo en Rusujo dum la la dua mondmilito partoprenis en la tragika retiriĝo de la itala armeo, kaj, sekve, unuiĝis al la batalantoj por la libero el la diktaturo. Baziĝinte sur tiuj spertoj li verkos “I più sono sono tornati” kaj “gli ultimi soldati del re”.

La verko, tamen, kiu lin igis internacie fama ĉe la granda leganta kaj kritikista publikoj estas “La Ruĝa Ĉevalo”. Temas pri longa romano verkita danke al la okulo de sperta konstatanto kvazaŭ taglibristo de fluo de senartifikaj sentoj en vorticaj agoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Infanaĝo kaj formiĝo (1921-1941)[redakti | redakti fonton]

Unua el dek filoj. La patro Mario estis tekstila industriisto kiu komencis labori je aĝo de dektri jaroj kiel helpknabo en tekstila negoco: granda entreprenemo kaj akordemo kun la fratoj lin sukcesigos akiri la fabrikon en kiu laboris (temas pri la firmo “Nava” de Besana en Brianza); komence de la 1950-aj jaroj la fabrikoj estis kvar (kun sidejo ankaŭ en napola zono), kun iom malpli ol 1200 laboruloj. [1]

Eŭgeno frekventis la elementan lernejon de sia naskiĝa landeto, sed pro malsano de la patro en 1931 oni lin enskribis ĉe la kolegio San Carlo (Sankta Karlo) de Milano, kie li studos la sekvajn dek jarojn. Sed rekrutita, li devis interrompi la studojn.

Jaroj de la milito (1941-1945)[redakti | redakti fonton]

Komence de februaro de 1941, Corti prezentiĝis ĉe la kazerno de 21a artileria regimento en Piaĉenco kiel oficirlernanto kaj en Moncalieri (Piemonto-Italio) estis promociita subleŭtenanto. Intertempe li prezentis peton esti destinita al la fronto rusa, kiun li atingis en junio de 1942. Tiutempe okazis la tagoj plej dramaj de la vivo de Eŭgeno: la 28 tagoj de la retiriĝo.

La 26an de julio, do post la tragika retreto, li rifuzis forpermeson kiun medicinistoj de la milana hospitalo al li proponis pro deficita sanstato, argumentante: “mi estas subleŭtenanto kaj devas plenumi mian taskon: se necesas elteni lastan reziston, maldecas tion ŝarĝi sur alies ŝultrojn”.

Asignita al Nettunia (urbo de la centra Italio), el kiu post la armistico de la 8a de septembro 1943, ekmarŝis al sudo, kune kun amiko subleŭtenanto Antonio Moroni, por sin unuigi al la laŭregula ĵus rekonstruita itala armeo. Tiujn travivaĵojn, kaj tiujn koncernantajn la porliberigan militon, li rakontos en romano Gli ultimi soldati del re (La lastaj soldatoj de la reĝo). Tie ĉi li petis volontule militi, flanke de la Aliancanoj, en la itala armeo supreniranta.

La unuaj verkoj (1945-1972)[redakti | redakti fonton]

En septembro de 1945, reveninte al la civila vivo, Eŭgeno reprenis la studojn: li doktorigis pri jurisprudenco 1947. En junio de la sama jaro publikigis sian unuan libron I più non ritornano (La plejparto ne revenas), pri retiriĝo en Rusio de li tiom dolore spertita.

I più non ritornano (La pleiparto ne revenas) (1947)[redakti | redakti fonton]

Dekomence eldonita de Garzanti (nun je dispono ĉe eldonejo Mursia), la verko estis preskaŭ taglibre realista raporto, tiom realadhera ke la aŭtoro sin deklaras preta ĵuri pri la ekzakteco de la rakontitaĵoj: siadecide li, fakte, eliminis epizodojn pri kiuj lia memoro ne konservis klaran reprodukton. Li rakontis kuntrenante kaj mirkonsternante: la 28 tagojn de la retiriĝo, detaligitaj de la 19a de decembro (1942) al 17a de januaro de 1943, kiam la rusa armeo trarompis la italan fronton kaj sekve detruis la 35an italan armekorpuson.

Tuj la libro estis laŭdata de la kritiko, eĉ altloke inlelektula kiel Benedetto Croce kaj Mario Apollonio. Oni citadis realistan rakontaĵon kiu elstariĝis kiel unu el la plej fama de la libro. Jeno: “La karabenisto – amiko de unu el niaj homoj – rakontis al mi strangan aventuron okazitan ĉe Arbuzov (rusa urbo). Ariĝis ĉirkaŭ li kvar aŭ kvin soldatoj kaj jen inter la grupanoj plonĝas raketo kiu mortigas ĉiujn lasante piedstaranta nur lin. Lia konsterno kreskis ankaŭ pro tio ke la aliaj aperis komplete disŝiritaj; unu el la kadavroj havis la parton antaŭan de la torako komplete forportita: vidiĝis, fakte, pulmoj, koro kaj stomako tute senlezaj. “Kvazaŭ malfermita libro”, la amiko de la karabenisto eksplikis. Pro la traŭmo la karabenisto mense vagadis ekstere de si mem kaj konvinkiĝis ke li estas morta: ne li ankoraŭ vivis, sed lia animo. Kaj persistis en tia opinio laŭ kelke da tagoj, ĝis kiam li trovis nutraĵon kaj tiel povis akiri iom da viglo. Dum tiu periodo li atakadis la rusan fronton kun la italaj soldatoj kaj ilin instigis voĉe kaj geste; mem tamen ne pafadis kaj ne sin ŝirmis kontraŭ la malamika plumbo ĉar morta homo povas nek mortigi nek esti mortigita”.

I poveri cristi (La malfeliĉa ularo) (1951)[redakti | redakti fonton]

Post la doktoriĝo, Eŭgeno Corti tuj komencas la redakton de la dua libro “La malfeliĉa ularo”: la temo koncernas la italan porliberigan militon. Iamaniere ĝi daŭrigas la rakonton de la unua elsperta romano kun ĉe la centro lia aktiveco por forigi el Italio la okupantajn naziojn.

En tiu libro amasiĝas, krom la rakonto, ideoj kaj pripensaĵoj de la aŭtoro. Ĉiam pli konvinkita pri la alproksimiĝo de komunista revolucio, Corti decidis publikigi libron superŝutitan je tiuj ideoj sed malbone absorbitaj en la rakonto. Tiu decido estis subtenata de lia volo rezisti kaj batali kontraŭ la komunismo same kiel li jam rezistis kaj batalis kontraŭ naziismo. La verko estos reprenita kaj republikigita en 1994 sub la titolo Gli ultimi soldati del re (La lastaj soldatoj de la reĝo).

La sukceso de la libro ne sukcesis garantii al Corti daŭran ligon kun sia eldonisto, Garzanti, kiu abrupte, kaj seneksplike, sciigas ke ĝi ne plu publikigos liajn verkojn.

Post geedziĝo kun Vanda del Marsciano en Asizo kun oficiado de amiko Don Carlo Gnocchi (1961), la verkisto ekintreprenis laboron en la patra industrio, kie dum dek jaroj alfrontos gravan krizon kaj restrukturiĝon, detale priskribitan en la romano Il Cavallo Rosso (La Ruĝa Ĉevalo). Corti sin dediĉis ankaŭ al sia celata studo, historia kaj teoria, pri komunismo: riĉigita per sia persona sperto en Sovetunio, li per tiuj studoj komprenigis tion kio estis okazanta en Rusio kaj klarvidece eseis pri la motivoj de antaŭvidebla falo – el si mem neevitebla – de la komunista ideologio.

Processo e morte di Stalin (Proceso kaj morto de Stalin)[redakti | redakti fonton]

Frukto de tiuj studoj estos la tragedio “Proceso kontraŭ Stalin”, verkita ĉevale de 1960 kaj 1961 kaj enscenejigita la unuan fojon la 3-an de aprilo de 1962. Tiu teksto, rekte ensceniginte la protagonistaron de la sovetia direktantaro, Stalin en la vesto de akuzito, Nikita Ĥruŝĉov kaj Lavrentij Berija kiel akuzantoj, ekŝlosilas la motivojn pro kiuj kie oni penis ĝin instali, ne eblis konstrui komunistan socion, male eĉ ne eblis konstrui ĝian “unuan stadion”, nome la socialista socio. Eksterlandaj diplomatoj tiuepokaj agantaj en Sovetunio rekonis la ekzaktecon de la teatra koncepto.

Tamen, en Italio la kritiko aŭ silentis aŭ vidigis ĝin kiel propagandan ruzan pamfleton kaj la laŭdojn flanke de kontraŭkomunistoj plifirmigis tiun akuzon. Kaj ĝuste pro tiu plievidentigita antaŭjuga refuto de kompartio, Eugeno Corti komencis esti diskriminaciita kaj obstaklita sisteme kaj senmaske en la kultura medio kiu tiam jam surŝutiĝis je “maldekstra” kulturo laŭ la instruo de Antonio Gramsci.

La Ruĝa Ĉevalo (1972-1983)[redakti | redakti fonton]

Komence de la 1970-aj jaroj, Eŭgeno Corti decidis sin tute dediĉi al la verkado: “Jam mi decidis ke ekde la kvindeko de mia aĝo mi forlasos la industrian entreprenon por repreni la plumon kaj meti manon al verko kiu ne permesas iun ajn okupon”. La verko aludata intencis esti akurata, absolute fidela, historie dokumentita, ankaŭ se subveste de romano, de la milito kaj de la postmilita rekonstruo viditaj tra la eventoj de historiaj familioj de sia Brianza. Dek unu jaroj daŭros la verkado, interrompita nur de sia energia aktivado por plikonfirmi en la socio sian politikan socian vizion inspiritan el sia katolika kredo. Komence de 1983 La Ruĝa Ĉevalo atingis la definitivan formon kaj estis preta por la presado.

Strukturo de la verko[redakti | redakti fonton]

La libro formas trilogion, kies partoj estas:

  • La Ruĝa Ĉevalo, kiu startigas la tutan romana-realan eventaron, rakontas la unuan parton de la milito (1940-1943);
  • La Livida Ĉevalo, kiu priskribas la duan parton de la milito (jarduo 1943-1945) kun ĝiaj tragediaj kuntrenaĵoj;
  • La Arbo de l’ Vivo', kiu romanigas la ĉiutagaĵojn de la postkonflikto, antaŭeniĝante ĝis la komenco de la 1970aj jaroj. La travivaĵoj de la protagonistoj kaj ties familioj havas fone la grandajn eventojn de tiuj jaroj, inter kiuj la civilaj kaj spiritaj malkvietoj kiuj kuntrenis la socion: disvastiĝo de drogo, perforto kaj idoloj de la kontestado de 1968.

Temas pri romano de generacio, kiu lumigas la eventojn de tuta Eŭropo per la travivaĵoj precipe de la aŭtoro. Ĉio estas romanigita kun la distanco de la taglibristo kaj la pasio de artisto partoprenanta.

La estonta verkisto, dudekunujaraĝa, troviĝis en Rusio: li partoprenis en la granda avanco ekde Donez ĝis la rivero Don; en tiu fronto li batalis por kontrasti la rusan atakon komencitan la 16an de decembro; ekde la 19a de decembro li troviĝis kun miloj de kunbatalantoj erarvagantaj tra la glacia infero de la retreto. Kune kun li estis ĉirkaŭ 30.000 italoj de la 55a armekorpuso ĉirkaŭitaj ĉe la rivero Don: el la poŝo eliros iom pli ol 4.000, la aliaj mortis aŭ finiĝis prizonuloj. La romano-historio rakontas la tagojn, la horojn, la minutojn dum kiuj homoj falis pro glacio pro malsato pro la manko de ĉio sub la rusaj kugloj...

La titoloj de la diversaj partoj estas referencoj al la libro “Apokalipso”

Obstakloj por la publikigo kaj eldona sukceso de La Ruĝa Ĉevalo[redakti | redakti fonton]

Ĉe la momento de la publikigo, tamen, eksteriĝis iuj problemoj, ĉu teknikaj (la manuskripto superas 1500 paĝojn), ĉu politikaj (la eldonejo ĉiam pli atentis la orientiĝon de la nova kultura principo).

Fine eta eldonejo alfrontis la riskon: Ares de Milano ĝin publikigis en majo 1983 kaj estis tuj eldona sukceso. Novaj represoj sinsekvis ĉiujare dum ekstartis ankaŭ tradukoj al la hispana, litova, rumana, franca, angla, japana kaj estis anoncita eldono en nederlanda kaj germana.

El La Ruĝa Ĉevalo, krome, oni eltiris reduktaĵon por lernejoj titolitan Storia di Manno (Historio de Manno) romana kaj reala oferiĝinta protagonisto 1986); alia porlerneja reduktaĵo eliris en 1999.

En 2010 “La Ruĝa Ĉevalo” atingis la 27an represon,

Postaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Sian postan verkan produktadon de Eugeno Corti epitetis “rakontoj per bildoj”: "Temas pri kanvasoj, enparolitaj laŭ apartaj kriterioj, kiu devus servi kiel scenredaktadoj por televido, kaj eĉ pli por aliaj amaskomunikiloj, eble ligitaj al komputero, kiun la scienco estas pretiganta".

Per tiu literatura tekniko Corti publikigis La terra dell’indio, L’isola del paradiso, Catone l’antico kaj iuj eroj de sia lasta libro Il Medioevo e altri racconti.

La terra dell'indio (La tero de indiano)[redakti | redakti fonton]

La terra dell'indio (1998) estas situigita en Latinameriko de la jaroj konsumiĝintaj ekde 1740 ĝis 1788, en la epoko de la jezuitaj misiaj ''reducciones''. La indianaj redukcioj de Paragvajo en la 18a jarcento, setlejoj en kiuj Jezuitoj provis kaj foje sukcesis levi popolon ŝtonepoknivelan al la eŭropa civilizo, ofertis la kuntekston en kiu moviĝas historio tutvida, konstruita laŭ la klasikaj kanonoj kaj samtempe laŭ tiuj modernaj de kina scenredaktado-

L'isola del paradiso (La izolo de l' paradizo)[redakti | redakti fonton]

L'isola del paradiso (2000) estas porkina objekto verkita jam en la 1970. La rakonta aranĝita formo estas tiu de la perbilda rakonto, kiel la antaŭa, La historio fluas ĉirkaŭ manpleno de ribelaj maristoj de la angla ŝipo Bounty kiuj en 1789 volis rekrei teran paradizon vivante laŭ absoluta libero en tropika insulo.

Catone l'antico (Katono la pli maljuna)[redakti | redakti fonton]

Catone l'antico (2005) prilumas la historion de Marko Porzio Katono, emblemo de la romieco en tempo de epokaj ŝanĝoj, kiuj, kaŭ Corti, iuaspekte pentras la nian. Dum tuta sia vivo, Katono restis kamparano, krom soldato, konsulo, oratoro, historiisto kaj verkisto. Ĉirkaŭ li estas roma popolo kiu sukcesas, preskaŭ senvole, kuntrenita de la historio, en la spaco de apenaŭ kvindek jaroj, submeti la tutan ĝin ĉirkaŭantan mondon.

En siaj diversaj ŝarĝoj, Katono frontas kun granda decido kontraŭ la plej grandajn danĝerojn minacantajn la ekziston mem de Romo: inter ili korupto (kiun la elstara greka kulturo, enirinte la junan romanan mondon, kuntrenas kun si), ekonomio de Kartago (bazita sur sklavismo) kaj la ekscesa populareco de romiaj elstariĝantaj generaloj. En la romano revivas tiamaj homoj: popolanoj, nobiles (nobiluloj), sklavoj, legianoj, sordidaj aferistoj (kiujn pretoro Katono forigas el sia provinco), la severaj romaj virinoj, la liberaj barbaroj de Hispanio, la temeraraj iliriaj piratoj, la grekoj orgojlaj sed jam ne plu kapablaj je sendependo. Revenas precipe en la scenon la du plej grandaj tiamaj antagonistoj: Skipio Afrika (naturaliter christianus – nature kristana, laŭ Corti) kaj Hanibal Barka, senkompara stratego, kiu ne sukcesas savi el ruiniĝo sian treamatan patrujon.

Il Medioevo e altri racconti (Mezepoko kaj diversaj rakontoj)[redakti | redakti fonton]

Per tiu libro (2008) Corti povas, fine, sin dediĉi al la historia epoko de li mem plej amata, Mezepoko, ĝuste, konsiderita kiel realigita paradigmo de la kristana civilizo. Kaj tion faras rakontante la historion de Beata Anĝelina de Marscianoj el Montegiove (1357-1435), praavino de sia edzino Vanda de Marscianoj, antaŭmetante ampleksan excursus (informa disertacieto) en kiu li subtenas la ideon laŭ kiu, malproksime de periodo de obskurantismo, Mezepoko estas periodo de granda kultura florado, taksebla samnivele de la Grekio de Periklo.

La dua voluma parto entenas dekkvinon da mallongaj tekstoj, verkitaj dum kvardek jaroj, kiuj, kune kun la neforgeseblaj memoraĵoj de la milito, envicigas priskribojn de ekzemplaj amikoj kun fine “Apokalipso jaro dumita”.

Eseoj kaj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Kune kun la literatura verkado, E. Corti intervenis en la debato pri ideoj de 20a jarcento, precipe rilate la temojn al li plej karajn: la denunco pri la krimoj de la komunistaj persekutoj kontraŭ kristanoj kaj la krizo de la katolika mondo. Pri tiuj temoj li publikigis Il fumo nel Tempio (1995) (Fumo en la Templo) rilatanta al la krizo de la katolika postkoncilia mondo, kaj la menciita “Proceso kaj morto de Stalin”. Krom tio, E. Corti kunlaboris kaj kunlaboras en diversaj kulturaj revuoj.

Honoraĵoj kaj agnsokoj kaj dekoracioj[redakti | redakti fonton]

Krom tiuj oficialaj de Prezidanto de la Itala Respubliko kiu lin omaĝis per “Kavaliro de la Itala Respubliko”, E. Corti estis ordenita per la honorigo de Internacia Premio Ora Medalo de la Katolika Kulturo 2000.

Diversaj italaj urbaj komunumoj lin honoris per publika agnsoko pri liaj literaturaj kaj kulturaj kontribuoj al la loka kulturo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Inter la nombraj fratoj de la familio Corti, en 1925 naskiĝos ankaŭ Piero, estonta laika misiista medicinisto en Ugando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]