Eugeniusz Słuszkiewicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eugeniusz Słuszkiewicz
Persona informo
Naskiĝo 6-an de novembro 1901 (1901-11-06)
en Jarosław
Morto 28-an de aŭgusto 1981 (1981-08-28) (79-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Cemetery of St. George in Toruń vd
Lingvoj polasanskrito vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Lviva Universitato vd
Profesio
Okupo lingvistotradukistoorientalisto • hindologo • turkologist • universitata instruisto vd
Laborkampo lingvosciencoorientalistikoHindologiotjurkologio • Armenian philology • translating activity vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eugeniusz Leonard Słuszkiewicz (naskiĝis la 6-an de novembro 1901 en Jarosław, mortis la 28-an aŭ 29-n de aŭgusto 1981 en Varsovio) estis pola lingvisto, poligloto, tradukisto, hindeŭropisto, orientalisto, hindologo, armenisto, fakulo pri sanskrito, spertulo pri Ramajano, ordinara profesoro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La familio Słuszkiewicz devenis de Sanok, kie okupiĝis pri buĉado kaj porkaĵ-farado. Lia patro Franciszek, direktoro de gimnazio en Bochnia, mortis rezulte de germana agado dum okupado. La patrino Seweryna Solon mortis en 1904. Lia avo, flanke de la patro, estis Michał, urbestro de Sanok. Lia fratino Janina (1903-1998), lia kuzo Wiesław Nowotarski - viktimo de la masakro de Katin. Bofilo de Edmund Słuszkiewicz.

En Bochnia li finis popolan lernejon, en la jaroj 1911-1919 frekventis al tiea gimnazio, gvidata de la patro, en kie li abituriĝis. Li studis slavan lingvaron kaj hindeŭropan lingvaron, klasikan filologion kaj germanistikon, komence ĉe Jagelona Universitato kaj poste de 1921 en Universitato al Jan Kazimierz en Lvovo. Li estis disĉiplo de profesoro Andrzej Gawroński, ankoraŭ kiel studento en 1922 iĝis lia pli juna asistanto. Tiutempe studis lingvistikon kaj filologion de la malnova sanskrito kaj armena lingvo. En 1924 akiris gradon de doktoro pri filozofio surbaze de disertaĵo pri hindologio. Meze de la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento li ricevis eksterlandan sciencan stipendion ĉe Sorbono en Parizo kaj studis tie hindeŭropan lingvistikon en la jaroj 1925-1927 (kune kun li tie edukiĝis lia fratino Janina).

Eugeniusz Słuszkiewicz estis poligloto, konis 30 lingvojn. En 1956 partoprenis en festado de la 2500-jariĝo de la nasko de Budho en Barato.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Notes sur le Campūrāmāyaṇa de Bhōja (1926)
  • Przyczynki do badań nad Kautiyą (Kontribuoj al studo pri Ĉanakja) (1929)
  • Historia Azji Środkowej (Historio de Mezazio) (1935)
  • Cenne rękopisy i druki w zbiorach prof. Stasiaka (Valoraj manuskriptoj kaj presaĵoj en kolektoj de profesoro Stasiak) (1935)
  • O duchach, duszach, djabłach i demonach indyjskich (1936; franc. Âmes des morts, revenants, spectres et démons dans l'Inde)
  • Rzut oka na dzieje etymologii nazwy "Słowianie" (Ekrigardo al historio de etimologio de la nomo Slavoj) (1936)
  • Wspomnienie o Andrzeju Gawrońskim w dziesięciolecie zgonu (Rememoro pri Andrzej Gawroński en dekjariĝo de la morto) (1936)
  • Przyczynki do badań nad dziejami redakcyj Rāmāyaṇy (1938; franc. Contributions à l'histoire des recensions du Rāmāyaṇa)
  • Handel rzymsko-indyjski w świetle znalezisk monetarnych w Indiach (Romia-barata komerco lume de eltrovaĵoj de moneroj en Barato) (1939)
  • Indie starożytne (Malnova Barato) (1947)
  • Państwo i społeczeństwo w dawnych Indiach (Ŝtato kaj socio en malnova Barato) (1949)
  • Remarques sur la langue turque des Arméniens et sur les emprunts turcs de l'arménien (1949)
  • Hongr. babér "laurier" se rattache-t-il à lat. laurus (1951)
  • Milarepa ou Jetsün-Kahbum: vie de Jetsün Milarepa (1959)
  • Issledovanii̲a̲ v oblasti indiĭskoĭ filologii (1961)
  • Compte-rendu de : F. Wilhelm. Politische Polemiken im Staatslehrbuch des Kautalya (1962)
  • Budda i jego nauka (Budho kaj ties instruo) (1965)
  • P. Leon Movsessian : Armenische Grammatik, West-, Ost- und Altarmenisch (1965)
  • Zagadkowy termin ormiański Anardrat (Enigma armena termino Anardrat) (1968)
  • Od Mojżesza do Mahometa (De Moseo al Mohamedo) (1969)
  • Na marginesie Plauta i Moliera: (maksimum treści w minimum słów) (Marĝene de Plaŭto kaj Molière: (maksimumo de enhavo en minimumo de vortoj)) (1969)
  • Uwagi w kwestii spolszczania wyrazów sanskryckich (Rimarkoj pri poligo de sanskritaj vortoj) (1969)
  • Kautilja (Kautalja) - "staroindyjski Makiawel" (Ĉanakja - "malnovhinda Makiavelo") (1970)
  • Über weitere armenische Lehnwörter im Grusinischen (1971)
  • Zum Ursprung von grusinischem patiaxsi "grusinischer Herrscher in vorchristlicher Zeit" (1975)
  • Randbemerkungen eines armenisten zu K. Boudas georgisch-armenischen Wortgleichungen (1975)
  • Przysłowia ormiańskie (Armenaj proverboj) (1976)
  • Pradzieje i legendy Indii (Prahistorio kaj legendoj de Barato) (1980)
  • Pāli Bāveru "Babylon" (1980)
  • Opowieści buddyjskie (Budhismaj rakontoj) (1982)
  • Literatura ormiańska (Armena literaturo) (1991)

Kiel kunaŭtoro

  • Początki dramatu indyjskiego a sprawa wpływów greckich: z wstępem, uwagami i streszczeniem francuskim E. Słuszkiewicz (1946, france: Les origines du théâtre indien et la question de l'influence grecque; 1965 angle: The beginnings of Indian drama and the problem of Greek influence)
  • Słownik wyrazów obcych (Vortaro de fremdaj vortoj) (1954)
  • Pańczatantra – Księga Mądrości i Aforyzmy staroindyjskie (Panĉatantra - Libro de Saĝo kaj Malnovhindaj aforismoj) (1957)
  • Filozofia indyjska (Hinda filozofio) (volumo I –1958, volumo II –1960, aŭtoro Sarvepalli Radhakrishnan)
  • Katalog rękopisów ormiańskich i gruzińskich (1958, france: Catalogue des manuscrits arméniens et géorgiens)
  • Mądrości z palmowego liścia (Saĝecoj de palma folio) (1959, kunaŭtoro: Robert Stiller)
  • Mądrości z palmowego liścia: sentencje indyjskie i austronezyjskie (Saĝecoj de palma folio: barataj kaj aŭstroneziaj sentencoj) (1967, kunaŭtoro: Robert Stiller)
  • Indie: od początku dziejów do podboju muzułmańskiego (Barato: de la komencoj ĝis la islama konkero) (1964, aŭtoro Artur Basham)
  • Dzieje Indii (Historio de Barato) (1965, aŭtoro: Kavalam Madhava Panikkar)
  • Zarys dziejów religii (Skizo de la historio de religioj) (1986, aŭtoro de la ĉapitroj: Religioj de Barato kaj Komenca budhismo)
  • Religie Azji Afryki Ameryki Australii i Oceanii. Zarys dziejów (Religioj de Azio, Afriko, Aŭstralio kaj Oceanio. Skizo de historio) (1980, kunaŭtoro: Stanisław Kałużyński)
  • Słownik wyrazów obcych (Vortaro de fremdaj vortoj) (1980)
  • Religie uniwersalistyczne. Zarys dziejów (Universalismaj religioj. Skizo de historio) (1982, kolektiva verko, aŭtoro de la ĉapitro Komenca budhismo)
  • Wielka historia powszechna (Granda universala historio) (1995, kolektiva verko)
  • Pradzieje ludzkości i historia państw Wschodu (Prahistorio de la homaro kaj historio de la ŝtatoj de Oriento) parto 2 (1995)
  • Z powrotem na Ziemię. Spór o pochodzenie cywilizacji ludzkich (Revene al la Tero. Disputo pri deveno de homaj civilizoj) (2001)

Aliaj

  • Siakuntala (Ŝakuntala) (1957, aŭtoro: Kalidaso, tradukis Stanisław Schayer, prilaboris Eugeniusz Słuszkiewicz)
  • Wybrane pieśni epiczne (Elektitaj epikaj kantoj) (1966, aŭtoro: Aŝvaghoŝa, kunaŭtoro: Andrzej Gawroński)
  • Andrzej Gawroński (W czterdziestolecie zgonu) Andrzej Gawroński (en 40-jariĝo de la morto) (1969, en: Szkice z dziejów polskiej orientalistyki (Skizoj pri historio de la pola orientalistiko) (Kolektiva verko redaktita de Jan Reychman))
  • Orędzia Króla Asioki (Mesaĝo de la reĝo Aŝoko) (1964)
  • Armenia - kolebka cywilizacji (Armenio - lulilo de la civilizo) (1975)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Anantapāraṁ kila śabdaśāstram ... : księga pamiątkowa ku czci Eugeniusza Słuszkiewicza (1974, komitata redakto sub gvido de Jan Reychman; angle: A commemorative book in honour of Eugeniusz Sluszkiewicz)
  • Eugeniusz Słuszkiewicz - najwybitniejszy armenista polski (1901-1981) (1991, aŭtoro: Edward Tryjarski, en: Literatura ormiańska (Armena literaturo) (Laboraĵoj kadre de historio de armena literaturo))

Bibliografio[redakti | redakti fonton]