Eugène Charles Catalan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eugène Charles Catalan
Persona informo
Naskiĝo 30-an de majo 1814 (1814-05-30)
en Bruĝo
Morto 14-an de februaro 1894 (1894-02-14) (79-jaraĝa)
en Lieĝo
Lingvoj franca
Ŝtataneco BelgioFrancio
Alma mater Franca Politeknika LernejoUniversitato de LieĝoUniversitato de Parizo
Okupo
Okupo matematikisto • universitata instruisto
vdr

Eugène Charles Catalan, naskita la 30-an de majo 1814 en Bruĝo kaj mortinta la 14-an de februaro 1894 en Lieĝo, estis belga matematikisto.

Lia patro Joseph Catalan, juvelisto el Parizo, agnoskis lin nur en 1821. Eugène iris al Parizo en 1825 kaj studis ĉe la Politekniko (École polytechnique), kie li amikiĝis kun Joseph Liouville, samklasano. Forpelite el la universitato en 1834 li tamen sukcesis diplomiĝi en 1835 kaj instruis matematikon ĉe École des Arts et Métiers en Châlons-sur-Marne. per helpo de Liouville li en 1838 ricevis postenon de instruisto pri priskriba geometrio ĉe la Politekniko.

Politika aktivado pri maldekstremaj ideoj bremsis lian karieron. Dum pluraj jaroj li instruis ĉe liceo Charlemagne. En 1844 li starigis sian faman konjekton, ke ekzistas nur unu paro da sinsekvaj entjeroj, kiuj estas potencoj de grado pli alta ol unu, nome Tiu konjekto estis pruvita nur en 2002 de Preda Mihailescu.

En 1848 li partoprenis en la revolucio. En 1865 li reiris al Belgio kaj instruis analitikon ĉe la universitato de Lieĝo.

En 1875 Catalan fondis la matematikan revuon Nouvelle Correspondance Mathématique. Li publikigis multajn rezultojn en Journal de mathématiques pures et appliquées.

Li ricevis la Kavaliran Krucon (Croix de Chevalier) kaj la Leopold-ordenon (Ordre de Léopold) en 1879. En 1883 la belga akademio de la sciencoj nomumis lin unu el la tri juĝantoj pri premio por la pruvo de la lasta teoremo de Fermat.

Lian nomon portan la katalanaj solidoj, la katalanaj nombroj kaj la katalana konstanto.