Eurofighter Typhoon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fluganta itala Eurofighter Typhoon en 2014.

La Eurofighter Typhoon estas dumotora, deltaflugila kaj anasplana militaviadilo, multrola, kune disvolvita de Unuiĝinta Reĝlando, Germanio, Italio kaj Hispanio grupigitaj en la konsorcio Eurofighter GmbH, kiuj ricevis siajn unuajn seriajn aviadilojn en 2004. Aŭstrio, Omano, Kuvajto, Saud-Arabio kaj Kataro ankaŭ aĉetis ilin, kio alportis la totalan mendon al 661. Ĝis la 28a de februaro 2021 estis liveritaj 571 Eurofighter-oj.