Euron

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Euron estas rivero en la franca regiono Loreno. Ĝi fontas ĉe ka komunuma limo de Saint-Genest kaj Rehaincourt kaj fluas en nordokcidenta direkto kaj atingas malsupre de Bayon la valon de la Mozelo. Parto de la rivero jam ĉi-tie enfluas Mozelon de dekstre, la resto fluas en muelila kanalo, kiu fluas paralele al la rivero. Tiu kanalo atingas Mozelon nur ĉe Saint-Mard post tuta longo de 28 km [1] . Sur ĝia vojo ĝi transiras la departementojn Vosges kaj Meurthe-et-Moselle.

Lokoj ĉe la rivero

Referencoj

  1. Euron en sandre.eaufrance.fr france

Eksteraj ligiloj