Eŭropa latino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Europa latine)

Eŭropa latino (Europa latine) estas naturalisma projekto de internacia planlingvo proponita de nederlanda Willy J. Visser el Amsterdamo en 1948.

Ĝi estas tre simila al Interlingvao, kun radikoj latinaj kaj eŭropaj nedeformitaj. La projekto klasigeblas Eŭroklono, do naturalisma planlingvo bazita sur eŭropaj lingvoj. Ĝi ne distingas la partojn de diskurso, sed substantivoj, adjektivoj, adverboj kaj nombroj havas la sama finaĵon -e.

Ekzempleto: "Li sisteme pro une contacte internacionale esas naturale un lingue auxiliare. In tempi anteriore mi correspondis multe con li extria e frequente mi no conocis suffice del matre lingue de mie correspondenti. Mi serchis contacte con seccioni diverse del instituti etc... e lectis esperanto, ido, ling, occidental, novial..."

Traduko: La sistemo por internacia kontakto estas nature helplingvo. En antaŭa tempo, mi kunrespondis multe al eksterlando kaj ofte mi ne konis sufiĉe la gepatrajn lingvojn de miaj kunrespondantoj. Mi serĉis kontakton kon sekcioj de la diversaj institutoj, ktp... kaj lernis Esperanton, Idon, Lingon, Okcidentalon, Novialon..."